Gasteg-kapelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gasteg-kapelo en Maria Alm

Gasteg-kapelo (germane: Gastegkapelle) troviĝas en Maria Alm, Aŭstrujo, ueste de la vilaĝokerno en la direkto de Saalfelden. Ĝi konstruitis ĉirkaŭ la jaro 1690. La loko estas ŝatata de virinoj kiuj surloke preĝas pri koncipiteco respektive malkomplika nasko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Migranto sur la malnova strato al Saalfelden vidas post kvarona horo da marŝado kirkon sur eta deklivo. Kapelo antaŭula troviĝis surloke jam en 1546. Surloke estas fonto de kies kuraciga povo oni longtempe profitis. Legendo volas ke surloke blindulino renkontis la Dipatrinon kiu atentigis ŝin pri la mirakla fonto. Laviĝo efikis sur saniĝon. Poste la loko iĝis eĉ pilgrimada.

Artaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pietato 80 centimetrojn alta estas suraltare, el la 16-a jarcento, do ankoraŭ el la tempo de la antaŭulanta kapelo. La altaron baris bela ferkradaĵo. Malpost la altaro estis Mario-statuo kun Jesuo-bebo el la 15-a jarcento kun alteco de 90 cm, kiu ŝtelitis. Nordvande estas gipsaj reliefoj (de la artisto Nißl) pri la kvin doloraj misteroj de la rozario. Kontraŭe estas grupo de la krucumita Kristo, kies anĝelofiguro ankaŭ kontraŭleĝe forprenitis. En la interno (do kapele kaj antaŭhalete) estas diversaj volbaj bildoj. Al la kirketo apartenas krome gotika kaliko.

Volbe videblas stukaĵo kun monogramo de Mario.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Josef Lahnsteiner: Mitterpinzgau – Saalbach, Saalfelden, Lofer, memeldono, Hollersbach 1980 (represitajo), p. 245