Gastejo Schellhorn (Arnstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La restoracio en la bedaŭrinde tro trafikoplena Ritter-strato.
Kolekto da historiaj elmpremiloj ĉe la enirejo al la vintrinkejo.

La Gastejo Schellhorn estas tradiciriĉa restoracio kaj trinkejo en la urbokerno de Arnstadt (Ritterstraße nr. 3-5).

Historio[redakti | redakti fonton]

Komencoj[redakti | redakti fonton]

Nikolaus Schellhorn, naskiĝinta en 1642 en Kleinliebringen, transloĝiĝis al Arnstadt por lerni la metion de barelfaristo kaj fondis en 1676 entreprenon. Krome li okupiĝis pri elpremado de vinbera suko. Lia filo Lorentz iĝis renomita oficiala urbobarelisto kaj vinfaristo. Post ties morto en 1731 la filoj kontinuigis tiun tradicion.

Princo Anton Günther la 2-a ofte festis sur sia Kastelo Neideck; sekve grandaj kaj malgrandaj bareloj devis esti farataj kaj la vinkelo bezonis prizorgon fakulan. Johann Levinius Schellhorn (nask. en 1709) tiukampe tiom famiĝis ke oni vokis lin al la korto de la diboĉema grafo Gustav Adolf von Gottern al Kastelo de Molsdorf.

Cidrocentro[redakti | redakti fonton]

Friedrich Ludwig Schellhorn (1840-91), aĉetinte la bienon de ĉe Ritter-strateto, aranĝis surloke kaj atelieron barelistan kaj vinpremilejon. Pro malkresko de postulo pri bareloj ili ekdirektis sian atenton al farado de pomvino. Tio metis la bazon por la famo de la firmao: la en bareloj el ĉeno farita cidro famigis la entreprenon ankaŭ longen ekster la urbo Arnstadt.

Novaj paŝoj ekde la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Okaze de la 225-a datreveno fondiĝa oni faris en 1901 barelegon (kun enhavokapacito de 20.000 litroj). Post la Unua mondmilito la entrepreno reekfloris; vinon oni elmpremadis nun aliloke en la strateto Mühlweg, dum komercado kaj restoracio restis en Ritter-strato. Oni startigis vendadon surstraten kaj pligrandigis la komercon per vino kaj aliaj alkoholaĵoj. Dum la Dua mondmilito oni prilaboris kvazaŭ ĉiujn ajn specojn de fruktoj, ankaŭ por la industrio kaj medicino.

Ĝis 1967 la familio povis tenadi la entreprenon; en 1977 ankaŭ la ĉestrata vendotablo fermitis ĉar privata komercado ĝenerale ne estis ŝatata dum la socialisma GDR-tempo. Tamen restis almenaŭ la elpremejo dum la tuta tempo en privata posedo. En 1990 kaj la alkoholaĵpreparado kaj la gastejestrado reviviĝis fare de la prapranepino de Franz Schellhorn.

21-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La aktuala dinastio restoraciestra gvidatas de Beatrice kaj Jörg Schellhorn kiuj sukcesis fari modernan, bonkvalitan sed tamen ne tro multekostan restoracion kaj vintrinkejon en Arnstadt kun hejmeca interna korto. En 2007, 2008 kaj 2010 ili ricevis premiojn pri bonega koktelarpreparado.

En la kelo eblas viziti la plej granda vinbarelo de Turingio. Diversaj ofertoj apartaj por grupoj malforgesebligas ĉiun restadon en tiu ĉi gastronomia templo de moderna kaj samtempe tradicia stilo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la restoracio.[rompita ligilo]