Gastejo The Robin Hood (Monmouth)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gastejo The Robin Hood
The Robin Hood Inn

bierejo
Prezento
Tipo Trinkejo
Dato de konstruo Malfrua Mezepoko
Protekto Grado II*
Geografio
Lando Britio
Regiono Kimrio
Loko Monmouth
Geografia situo 51° 48′ 34″ N, 2° 43′ 9″ U (mapo)51.8095-2.7193Koordinatoj: 51° 48′ 34″ N, 2° 43′ 9″ U (mapo)
Gastejo The Robin Hood (Britio)
Gastejo The Robin Hood (Britio)
DEC
Gastejo The Robin Hood
Gastejo The Robin Hood
Gastejo The Robin Hood
Situo de Gastejo The Robin Hood

Map

vdr

La Gastejo The Robin Hood (angle The Robin Hood Inn, kimre Tafarn Robin Hood), N-roj 124 kaj 126, Monnow Street, Monmouth, Monmouthshire estas trinkejo de "malfru-Mezepoka" origino.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo de la Gastejo The Robin Hood havas malfru-mezepokan originon.[1] Ĝi estas konstruita el ŝtono, kun granda, 15-jarcenta[2] tudor-arka enirejo kaj estas rara mezepoka postrestaĵo en Monmouth. Ĝi estas konstruaĵo listigita Grado II* ekde la 27-a de junio 1952.[3]

Monmouth estis centro por Katolikismo.[4] kiam Michael Watkins estis mastro en la 1770-aj jaroj li allasis ke Meso estu celebrata en supera ĉambro.[5][6] Puna juro kontraŭ katolikoj estis valida ĝis la "Papista Akto" de 1778, kaj Watkins estis inter tiuj kiuj sukcese petis la juĝistojn de Monmouth allasi konstruaĵon kiu estus fariĝonta Romkatolika Preĝejo St. Mary. Tiu ĉi trinkejo kaj la preĝejo kiujn Michael Watkins porpetis estas du el la 24 vidindaĵoj de la Monmouth Heritage Trail.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

La gvidlibro Lonely Planet taksas ĝin "la plej familia-amika trinkejo en Monmouth kun varma etoso kaj granda bierĝardeno kun infana lud-areo."[7]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Newman J., The Buildings of Wales: Gwent/Monmouthshire, (2000) Penguin Books


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 John Newman, The Buildings of Wales: Gwent/Monmouthshire, Penguin Books, 2000, ISBN 0-14-071053-1, p.410
  2. ROBIN HOOD INN, 126 MONNOW STREET, MONMOUTH | Site Details | Coflein. Arkivita el la originalo je 2015-02-12. Alirita 2012-04-18.
  3. The Robin Hood Inn (Nos.124 & 126) - Monmouth - Monmouthshire - Wales | British Listed Buildings
  4. Snell, K.D.M.. (2000) Rival Jerusalems: the geography of Victorian religion p.249. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-77155-9.
  5. Keith Kissack, Monmouth and its Buildings, Logaston Press, 2003, ISBN 1-904396-01-1, p.79
  6. Monmouth Civic Society, Monmouth Heritage Blue Plaque Trail, n.d., p.18
  7. Robin Hood Inn in Monmouth (Trefynwy), Wales - Lonely Planet