Metodista Preĝejo de Monmouth
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Metodista Preĝejo de Monmouth | |
---|---|
Informaro | |
Eklezio: | Metodistoj |
Konstruado: | 1837 |
Arkitekturisto: | George Vaughan Maddox |
Koordinatoj: | 51° 48′ 43″ N 2° 42′ 36″ U / 51.812 °N, 2.710 °U (mapo)Koordinatoj: 51° 48′ 43″ N 2° 42′ 36″ U / 51.812 °N, 2.710 °U (mapo) |
Adreso: | Monmouth, Monmouthshire |
Ŝtato: | Kimrio |
Retpaĝaro: | http://www.monmouthmethodist.org.uk |
La Metodista Preĝejo de Monmouth (angle: Monmouth Methodist Church, kimre: Yr Eglwys Fethodistaidd) estas lokita en Monmouth, sud-orienta Kimrio. Ĝi situas tre malantaŭe de St James' Street inter konstruaĵoj. Dezajnita fare de George Vaughan Maddox kaj konstruita en 1837, ĝi konservas siajn originalajn galeriojn, orgenan balkonon kaj prilaboritan predikejon.[1]
Komune kun multaj ne-konformismaj lokoj de kulto en la urbo, konstruitaj kiam urbaj aŭtoritatoj kunvivis tre multe kun la establita eklezio, ĝi estis intence situigita malantaŭ la domojn por malhelpi fari tro grandan defion al la establita ordo. Ĝi estas unu el la 24 vidindaĵoj de la itinero Monmouth Heritage Trail, kaj estas listigita konstruaĵo de Grado II*.[2]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]