Gasteren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gasteren
vilaĝo
Monumenta farmdomo en Gasteren
Ŝtato Nederlando Nederlando
Municipo Aa en Hunze
Situo Gasteren
 - koordinatoj 53° 02′ 10″ N 06° 39′ 48″ O / 53.03611 °N, 6.66333 °O / 53.03611; 6.66333 (mapo)
Loĝantaro 397 (2014)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando
Situo de la komunumo Aa en Hunze
Situo de la komunumo Aa en Hunze
Situo de la komunumo Aa en Hunze
Vikimedia Komunejo: Gasteren

Gasteren (drente: Gaastern) estas vilaĝo en la komunumo Aa en Hunze en la nederlanda provinco Drenthe. La vilaĝo situas meze en la "Nacia rojo- kaj vilaĝopejzaĝo" Drentsche Aa. Gasteren havis je la 1-a de januaro 2014 397 loĝantojn.

Gasteren estas karakteriza vilaĝo sur la sablogrundoj de Drenthe. Ĝi estas karakterizata per la multaj saksaj farmdomoj. Kontraŭe al multaj aliaj partoj de Drenthe, ankaŭ la pejzaĝo grandparte konservis sian originan formon. En la Dunoj de Gasteren troviĝas dolmeno.

Gasteren havas hotelon, restoracion, kafejon kaj sportkampon, sed por aliaj aranĝoj tute dependas de la najbaraj vilaĝoj. Gasteren apartenis ĝis la 1-a de januaro 1998 al la komunumo Anloo.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Geografia pozicio: (53° 2′ 10″ N; 6° 39′ 48″ E Mapo)