Gastrozofio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Osias Beert, Ostroj, aĵpentraĵo, 1610

Ĉe gastrozofio (de la greka vortoj γαστήρ por ventro kaj σοφία por saĝeco) diversaj fakoj naturhistoriaj kaj filozofiaj harmonie kunvenis.

Temaro[redakti | redakti fonton]

Centre estas la kulturscienca esplorado de nutrado kaj socio.[1] Temo estas ĉiaj ajn aspektoj de kreo de manĝaĵoj kaj ilia prilaboro ĝis konsumado. Ne nur teknikaj partoj interesas sed ankaŭ la graveco de manĝokulturoj dum diversaj epokoj kun la koncernaj etikaj kaj sociologiaj aspektoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origino scienca jam en Antikva Egiptio postflareblas, ekz. ĉe Ebers-papiruso kiu klarigojn liveras pri la kuntekstoj inter nutriĝo kaj vivo. Filozofie gravas tekstoj pri dietiko, ekz. de Epikuro kiu taksas la ventron radiko de la bono.

Ĉiam admiritis ankaŭ la lerteco kaj elpensemo de kuiristoj kaj gastigantoj kaj la kapablo ŝati tiaĵojn. Tia ulo nomiĝas gastrozofo; ekzemplo estu Eugen von Vaerst kiu verkis Gastrosophie (Lepsiko 1851), kiu baziĝis pli antaŭa verko Physiologie du goût de Jean Anthelme Brillat-Savarin.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Herders Conversations-Lexikon. Freiburg im Breisgau 1855, volumo 3, p. 25 (tie ĉi interrete)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]