Gatón de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gatón de Campos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47606
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 33  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 3′ N, 4° 59′ U (mapo)42.048888888889-4.9808333333333Koordinatoj: 42° 3′ N, 4° 59′ U (mapo) [+]
Alto 802 m [+]
Areo 20,43 km² (2 043 ha) [+]
Gatón de Campos (Provinco Valadolido)
Gatón de Campos (Provinco Valadolido)
DEC
Gatón de Campos
Gatón de Campos
Situo de Gatón de Campos
Gatón de Campos (Hispanio)
Gatón de Campos (Hispanio)
DEC
Gatón de Campos
Gatón de Campos
Situo de Gatón de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gatón de Campos [+]
vdr

Gatón de Campos [gaTON deKAMpos] estas municipo en la nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco.

Gatón de Campos en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
La preĝejo de Gatón de Campos.
Kolombejoj survoje inter Gatón de Campos kaj Villalón de Campos..

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 20,43 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 27 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la 1920-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 63 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Gatón de Campos estis reĝposedaĵo, ĝis la reĝo Ferdinando la 4-a de Kastilio donis ĝin kun multaj aliaj senjorlandoj al Alfonso de la Cerda, filo de Fernando de la Cerda, unuenaskito kaj heredanto de la reĝo Alfonso la 10-a, kontraŭ lia rezigno al la trono de Kastilio. Tial ĝi iĝis posedaĵo de la familioj Cerda kaj Valverde de la Cerda, kiu etendiĝis al Valverde de Campos, Trujillo en Ekstremaduro, Griñón kaj Cubas de la Sagra en Madrido ktp.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo kaj la Palaco de Cayetano Pastor de 1766.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]