Gazeto de la Deka Kongreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.


Gazeto de la Deka Kongreso
Periodeco monate

Lando Francujo
Urbo Parizo
Publikigisto Loka Kongresa Komitato
Ĉefredaktisto René-Charles Pichon
Establodato 1914
Ĉesigita publikado 1914

vdr

Gazeto de la Deka Kongreso estas periodaĵo, senpage sendita al la tiamaj estontaj kongresanoj de la 10-a Universala Kongreso de Esperanto de 1914, kiu neniam estas okazinta pro la abrupte estiĝinta Unua Mondmilito. La publikigaĵo monate aperis de januaro 1914 al aŭgusto 1914 en Parizo eldonita de la Loka Kongresa Komitato [1][2]. Redaktita de René-Charles Pichon ĝi kiel kutime enhavis informojn pri la kongresurbo kaj pri la organizo de la planita kongreso.

Ties OCLC-numero estas: 901027201.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]