Gediminidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la "kolonoj de Gediminas", simbolo de la Gediminidoj

La Gediminidoj (Litove: Gediminaičiai, singulare: Gediminaitis) estis dinastio of monarkoj de la mezepoka Litovio kiu regis inter la 13-a kaj la 16-a jarcentoj. Ilia regoteritorio inkluzivis la hodiaŭan Belarusion kaj partojn de Ukrainio kaj Rusio. Branĉo de la dinastio, konata kiel la familio de Jogajlidoj, regis ankaŭ en Pollando, Hungario and Bohemio. Pluraj aliaj brancoj de la dinastio dum multaj jarcentoj estis inter la plej altaj aristokratoj de Rusio kaj Pollando.

Ilia monarka titolo estis Didysis kunigaikštis de Litovio, kio devus tradukiĝis kiel "alta reĝo" laŭ la tiuepoka percepto. La pli posta traduko estas "Grandduko"; la regantoj de Litovio ne laŭlitere nomiĝis "reĝo", ĉar la plejmulto el ili ne kristaniĝis, kaj la titolon "reĝo" en mezepoka Eŭropo donis la gvidanto de la kristana eklezio, la papo en Romo. Ilia regno estis la Granddukejo Litovio, kies enloĝantoj estis ĉefe litovoj kaj rutenoj, do parte slavoj.

Origino

La origino de Gediminas mem estas pridebatata. Iuj fontoj deklaras ke li estis la ĉevalogardisto de la antaŭa reganto Vytenis. Plej multaj historiistoj tamen konsentas ke li estis parenco de Vytenis, kvankam ne sendube klaras ĉu li estis lia filo.

Dosiero:Gediminidoj.png
genealogia arbo de la gediminida dinastio

Branĉoj de la dinastio

La orientaj branĉoj de la familio, kiuj post la fina kristaniĝo iĝis ortodoksaj kristanoj, parolis plejparte la rutenan lingvon, la apud la litova lingvo dua lingvo de la regno. Iuj familiaj branĉoj poste konvertiĝis al la romie katolika eklezio kaj lingve estis forte poligitaj. Aliaj branĉoj lingve estis rusigitaj.

Iuj el la plej noblaj aristokrataj familioj de Rusio kaj Pollando devenis de la Gediminidoj. En la belarusa lingvo la Gediminidoj nomiĝas Гедзімінавічы [Giedziminaviĉi] ( singulare Гедзімінавіч [Giedziminaviĉ]), en la pola lingvoGiedyminowicze (singulare Giedyminowicz), en la ukraina - Гедиміновичі [Hediminoviĉi] (singulare Гедимінович [Hediminoviĉ]), kaj en la RusaГедиминовичи [Gediminoviĉi] (singulare Гедиминович).

Vidu ankaŭ