Edziniĝa robo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Geedziĝa robo)
Geedza paro.
Japana fianĉino en blanka edziniĝa kimono.

Edziniĝa robo plej ofte estas longa blanka (en multaj landoj) robo de edziniĝonta fianĉino, speciale aĉetita aŭ almezurita por la nupto. Multaj edziniĝontinoj preferas longan robon, ofte kombinata kun blanka ĝartero. Por kompletigi la tuton ŝi ofte portas vualon aŭ arte en la hararo plektitan ornamaĵon en la formo de florojbantoj.

En multaj okazoj tiu vesto estas la plej kosta kaj plej ornama vesto kiun virino aĉetas, mendas aŭ preparas en la vivo. Ĝi estas celo de dum semajnoj (aŭ eĉ monatoj) la planoj de la paro, aŭ almenaŭ de la edziniĝonta. En kelkaj etosoj estas kutimo konsideri ke la edziĝonto ne devas vidi la edziniĝonton jam vestita nupte, ĉar tio alportos malbonan sorton. Ankaŭ en kelkaj etosoj, ĉar plej ofte tiu vesto estas uzata nur unu tagon en la vivo, ĝi povas esti heredata kaj aranĝita por venonta okazo. En okazoj de famulinoj, la informo pri la edziniĝa robo, kaj ĉefe se ĝi estas mendata al fama tajloro, estas celo de sekreto kaj de intereso por specifaj gazetoj.

Multornamita edziniĝa robo.