Gefianĉiĝa ringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ringo el oro kun diamanto.

Gefianĉiĝa ringo estas tiu ringo kiu, laŭ kutimoj de Okcidento, estas portata por indiki fianĉiĝon, tio estas engaĝiĝo por geedziĝo.

La ringo estas portata ĉirkaŭ la ringofingro (kiu laŭ tradicio enhavas la vena amoris (amvejno)). La mano en kiu oni portas la ringon tradicie dependas el la zono.[1] El jarcentoj oni diras, ke la vena amoris pasas en la maldekstra ringofingro kaj konektas rekte al la koro. Tradicie, ĝi estas proponita de la viro kiel donaco al lia fianĉino dum aŭ tuj kiam ŝi akceptas la proponon de geedziĝo. Ĝi reprezentas formalan akcepton de la engaĝiĝo por la futuro. Etnologoj kaj antropologoj sugestas ankaŭ la simbolan formon de la kuniĝo de la ringo al la fingro, ĉu kiel ligilo ĉu kiel aludo al amoro.

La fianĉino normale ricevas kiel gefianĉiĝa ringon el arĝento (kaj malpli ofte el oro; ĉar oro estas uzata ĝenerale por la geedziĝa ringo), kiu ĝenerale montras juvelon, ĉu valorega ĉu duonvalorega (kiel diamanto). Tradicie, en Hispanio oni proponis juvelon al la fianĉino en familia ceremonio de nuptopropono (plej ofte braceleto) kaj nur ĵuse, kaj plej verŝajne pro influo de filmoj el Holivudo, disvastiĝas la ringo kiel preferato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «¿Donde se ponen el anillo de compromiso y de casada? | Blanco de Novia». www.blancodenovia.com. Konsultita la 24an de Novembro 2018.