Geedziĝa ringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Geedziĝaj ringoj

Geedziĝa ringo estas ringo el altvalora metalo, kiun oni portas sur la ringofingro de la dekstra aŭ maldekstra mano (diverse en diversaj landoj).

La geedziĝa ringo simbolas geedzan ligon: la geedzoj portas ĝin kiel signo de la fideleco unu al la alia.

Portado de la geedziĝaj ringoj[redakti | redakti fonton]

Tradicie la geedziĝan ringon oni portas sur la ringofingro.

Ĉe la ortodoksaj kristanoj estas difinite porti la ringon sur la ringofingro de la dekstra mano, sur tiu mano oni portas la geedziĝajn ringojn en la landoj de la Centra-Orienta Eŭropo, katolikoj en Aŭstrio, kaj ankaŭ en Rusio, Serbio, Pollando, Germanio, Ĉilio, Grekio, Hispanio, Hindio, Venezuelo k.a.

Sur la maldekstra mano la geedziĝajn ringojn oni portas en tiuj landoj kiel Kubo, Brazilo, Francio, Irlando, Kanado, Meksiko, Slovenio, Svedio, Usono, Britio, Italio, Turkio, Japanio k.a.

Historio de la ringoj[redakti | redakti fonton]

En diversaj fontoj oni diverse priskribas originon de la tradicio de la geedziĝaj ringoj. Kelkaj aŭtoroj opinias ke la tradicio komencas sian historion en la Antikva Egiptio, aliaj – en la Antikva Grekio.

La tradicio interŝanĝi la geedziĝajn ringojn iras per siaj radikoj en tiun malproksiman tempon, kiam feliĉaj novgeedzoj por la signo de amo kaj fideleco donacis unu al la alia simbolajn geedziĝajn ringojn, plektitaj el kanabokano. Ĝuste ili iĝis prototipo de nuntempaj geedziĝaj ringoj. Pli poste en la Antikva Romo aperis moro, laŭ kiu fianĉo, por la signo de akcepto al si de devontiĝo kontraŭ la estonta edzino, dum la interfianĉiĝa rito donacis metalan geedziĝan ringon al la gepatroj de la fianĉino.

Nuntage la geedziĝa ringo ne perdis sian originan signifon. Ĝia ronda formo, ne havanta komencon nek finon, simbolas senfinecon kaj eternan amon, kaj nobla metalo, el kiu oni tradicie faras la geedziĝajn ringojn, estas simbolo de pureco kaj virgeco. Tamen ja fasono de la geedziĝaj ringoj dum sia multejarcenta historio trasuferis vicon da ŝanĝoj. Kaj se origine la geedziĝaj ringoj estis ekstreme simplaj kaj ne havis iujn ajn ornamojn, do nuntempe ĉiam pli kaj pli junaj paroj elektas por geedziĝa ceremonio ekskluzivaj geedziĝaj ringoj, en kies dezajno ĉeestas kaj aro da multekostaj ŝtonoj kaj elegantaj kombinaĵoj de noblaj metaloj. Kiel regulo, ili estas ringoj el oro, kvankam lastatempe tio ne estas nepra postulo.

Indicoj kaj moroj, ligitaj kun la geedziĝaj ringoj[redakti | redakti fonton]

Se tute sekvi tradiciojn, do la unua ringo, kiun fianĉo donacas al la estonta fianĉino, estas fianĉiniga. Ĉi tiun donacon oni laŭ la moro prezentas dum la gefianĉiĝo. Tiun ringon oni portas sur la ringofingro de la dekstra mano. Dum geedziĝa ceremonio fianĉo surmetas sur la saman fingron la geedziĝan ringon, kaj tiam la du ringojn oni portas kune. Aŭ la fianĉinigan ringon oni demetas, kaj anstataŭ ĝi fianĉo surmetas la geedziĝan ringon.

Rito de interfianĉiĝo unuafoje aperis ĉe la romanoj: fianĉo donacis al la gepatroj de la fianĉino simplan metalan ringon kiel simbolo de devoligoj kaj kapabloj vivteni la fianĉinon.

Ĉe la judoj la ringo aperis anstataŭ moro enmanigi al fianĉino monereton kiel konfirmo de seriozeco de siaj intencoj.

Dum multaj jarcentoj al la geedziĝa ringo homoj atribuis preskaŭ mistikan signifon – impresi sorton de geedza paro. Se enpensiĝi, do en la cerbon venos multo da ligitaj kun tio indicoj. Ekzemple perdo aŭ rompo de la geedziĝa ringo perceptiĝas kiel antaŭsciiganto de disiĝo kaj detruo de geedza ligo. Ne necesas doni al iu ajn mezuri sian ringon. Ankaŭ faligi la ringon ĝis aŭ dum edziĝosoleno oni kalkulas kiel malbona indico. La gepatroj povas transdoni siajn geedziĝajn ringojn nur tiuokaze, se sperto de ilia familia vivo estis sukcesa.

Iuj opinias ke post la eksgeedziĝo transporto de la estinta geedziĝa ringo sur la maldekstran manon signifas simbolan signon por la mala sekso (multaj post la eksgeedziĝo simple demetas la ringojn) pri sia preteco al novaj rilatoj. Praktike do plej ofte neniun signifon al la ringo sur la ringofingro de la maldekstra mano oni ne atribuas.

En holivudaj filmoj tre ofte rimarko de ringo ĉe eventuala amindumonto interrompas la eblajn rilatojn; kaj same, kiam amindumonto volas sukcesi, rapide demetas sian ringon kaj kaŝas ĝin, tamen foje la marko de multjara surmetado denuncas ties situacion de nefraŭlo.

Kelkaj antropologoj rilatas la fakton de solena enmetado de fingro en la ringo kiel simbolo de la aminduma momento kiam peniso same traboras la virinan seksorganon. Fakte en kelkaj kulturoj oni faras ripetan manan geston por tiu simbolo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]