Georg Heym

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Georg HEYM [geog hajm] (naskiĝis la 30-an de oktobro, 1887, mortis la 16-an de januaro, 1912) estis germana poeto.

Li naskiĝis en Hirschberg (nuntempe Jelenia Góra, Pollando), kiel filo de prokuroro. En Würzburg, Jena kaj Berlino li studis juron. Kontaktoj el kelkaj reprezentantoj de la frua ekspresionismo, same kiel la grandurba etoso en Berlino forte influis lian verkadon. En esprimoplena lingvaĵo Georg Heym priskribis la kaoson, la solecon kaj la izolitecon de grandurbanoj. Ankaŭ vizioj pri milito kaj detruo estas tipaj temoj en lia verkaro.

Georg Heym mortis en 1912, droniĝante dum glacikurado apud Berlino.

Listo de verkoj

  • Der Athener Ausfahrt (tragedio, 1907)
  • Der ewige Tag (poemoj, 1911)
  • Umbra vitae (poemoj, eld. 1912)
  • Der Dieb (novelaro, eld, 1913)

En Esperanto aperis

  • Vespero ; La pejzaĝoj plenigis ; La vintro ; La dio de l'urbo. - En: Übertragungen = Tra(nskon)dukoj. - Messkirch : Gmeiner, 1988. - p. 94-98

Eksteraj ligiloj