Georg Heym
Georg Heym | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Georg Heym Georg Theodor Franz Artur Heym | |||||
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1887 en Jelenia Góra | ||||
Morto | 16-an de januaro 1912 (24-jara) en Gatow | ||||
Mortis pro | akcidento [#] | ||||
Mortis per | drono [#] | ||||
Tombo | Luisenfriedhof III [#] | ||||
Lingvoj | germana [#] | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Würzburg • Altes Gymnasium Neuruppin • Humboldt-Universitato en Berlino • Friedrich-Schiller-Universitato Jena [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Memorigilo ![]() | |||||
Familio | |||||
Amkunulo | Hildegard Krohn [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • verkisto • romanisto • dramaturgo • poeto-juristo [#] | ||||
Aktiva en | Jelenia Góra • Würzburg • Jena • Berlino [#] | ||||
Aktiva dum | 1898– [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q19180064 ❦ Q19157228 [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Georg HEYM [geog hajm] (naskiĝis la 30-an de oktobro, 1887, mortis la 16-an de januaro, 1912) estis germana poeto.
Li naskiĝis en Hirschberg (nuntempe Jelenia Góra, Pollando), kiel filo de prokuroro. En Würzburg, Jena kaj Berlino li studis juron. Kontaktoj el kelkaj reprezentantoj de la frua ekspresionismo, same kiel la grandurba etoso en Berlino forte influis lian verkadon. En esprimoplena lingvaĵo Georg Heym priskribis la kaoson, la solecon kaj la izolitecon de grandurbanoj. Ankaŭ vizioj pri milito kaj detruo estas tipaj temoj en lia verkaro.
Georg Heym mortis en 1912, droniĝante dum glacikurado apud Berlino.
Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]
- Der Athener Ausfahrt (tragedio, 1907)
- Der ewige Tag (poemoj, 1911)
- Umbra vitae (poemoj, eld. 1912)
- Der Dieb (novelaro, eld, 1913)
En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]
- Vespero ; La pejzaĝoj plenigis ; La vintro ; La dio de l'urbo. - En: Übertragungen = Tra(nskon)dukoj. - Messkirch : Gmeiner, 1988. - p. 94-98