Saltu al enhavo

George Lucas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Lucas ĉe festo Time 100 en 2006, priraportita de videotaglibro Rocketboom.

George Walton LUCAS (filo) [ĝorĝ lukas] (naskiĝis la 14-an de majo, 1944) estas usona filmisto, fama pro sia epopeeca filmserio Star Wars ("Stelaj Militoj" esperante) kaj Indiana Jones. ("Hindjana Ĵons" esperante) Star Wars, de 1977, kelkaj konsideras esti la unua filmo de la "alta koncepto", kvankam aliaj opinias ke la unua fakte estis Jaws de Steven Spielberg.

Lucas naskiĝis en Modesto, Kalifornio kaj studis kinarton dum la 1960aj jaroj en Los-Anĝeleso ĉe la Universitato de Suda Kalifornio, unu el la plej fruaj universitatoj havantaj studprogramon dediĉitan al kinarto. Tie li kreis diversajn mallongajn filmojn, inkluzive la fruan version de THX 1138. Post diplomiĝo li fondis la filmproduktejon American Zoetrope kune kun Francis Ford Coppola, celante liberan medion en kiu filmistoj faru filmojn sen la subprema regado de la studiosistemo de Holivudo. La plano iomete fiaskis, sed pro la sukceso de siaj filmoj American Graffiti kaj Star Wars, Lucas starigis propran studion, Lucasfilm, en Kantono Marin en sia hejma norda Kalifornio, for de la influo de Holivudo. La filioj de Lucasfilm (Skywalker Sound pri sono, Industrial Light and Magic pri optikaj efektoj kaj trukoj) fariĝis tre respektataj firmaoj en siaj fakoj.

Filmaro

Eksteraj ligiloj

greke http://www.imdb.com/name/nm0000184 greke http://www.starwars.com/bio/georgelucas.html greke http://www.glef.org greke http://www.filmmakers.com/artists/lucas