George Nelson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Lampo Bubble.

George Nelson (Hartford, Konektikuto, 1908 - Novjorko, 1986) estis usona arkitekto kaj fasonisto. Li diplomiĝis por arkitekto je la Universitato de Yale kaj studis artojn en Romo.

Li elstaris en industria fasonado, precipe en la kreo de objektoj por internoj, mebloj, lampoj, ktp. Konataj estas liaj seĝoj Pretzel, Mashmallow kaj Coconut.

Same kiel Paul László, Charles Eames kaj Isamu Noguchi, li konatiĝis pro la objektoj por la kompanio Herman Miller.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

angle Oficiala retejo de George Nelson.
hispane Biografio kaj projektoj de George Nelson.
germane George Nelson je vitra