George Pullman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Pullman
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1831 (1831-03-03)
en Kantono Chautauqua
Morto 19-an de oktobro 1897 (1897-10-19) (66-jaraĝa)
en Ĉikago
Mortokialo korinfarkto
Tombo Graceland Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Subskribo George Pullman
Familio
Edz(in)o Harriett Sanger Pullman
Infanoj Harriet Pullman Carolan • Florence Pullman
Okupo
Okupo inventisto • entreprenisto • fabricator
vdr

George Mortimer PULLMAN (naskiĝis la 3-an de marto 1831 en Brocton (Novjorkio); mortis la 19-an de oktobro 1897 en Ĉikago (Illinois)) estis usona industriisto. Li inventis la Pullman-tipan fervojan dormvagonan sistemon.

George M. Pullman

Pullman translokiĝis en 1855 al Ĉikago, kie li kolektis kapitalon kiel entreprenisto kaj ekplanis dormvagonon. La unua pullman-vagono pretiĝis je 1865 (tipo Pioneer), kiun li planis kun lia amiko Ben Field. En ĝi estis refermeblaj supraj dormejoj kaj remburitaj subaj sidejoj transformeblaj al dormejo. Pullman fondis la firmaon Pullman Palace Car Company kaj estis ties prezidanto en 1867. Tiu firmao produktis fervojajn dormvagonojn kaj poste funkciigis ilin laŭ kontraktoj.

Por la dungitoj, li konstruigis urbeton Pullman (sude de Ĉikago), kiu poste iĝis parto de Ĉikago. En tiu komunumo, li konstruigis ne nur loĝdomojn sed ankaŭ porpublikajn konstruaĵojn (Hotel Florence, preĝejo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]