George Saintsbury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Saintsbury

George Edward Bateman SAINTSBURY (naskiĝis la 23-an de oktobro, 1845 en Southampton; mortis la 28-an de januaro, 1933 en Bath) estis angla verkisto kaj kritikisto.

Li naskiĝis en Southampton, vizitis la King's College School en Londono kaj Merton College en Oksfordo (B.A., 1868), dum ses jaroj li vivis en Guernsey kaj laboris ĉe la Elizabeth College. De 1874 ĝis 1876 li estris la Elgin Educational Institute.

Sian literaturan karieron li komencis en la jaro 1875 kiel kritikisto ĉe la Akademio kaj dum dek jaroj ĝi engaĝiĝis aktive en ĵurnalismo, iĝante grava membro de la Saturday Review.

En 1895 li iĝis profesoro pri retoriko kaj angla literaturo ĉe la Universitato de Edinburgo, kaj instruis tie ĝis 1915. Li mortis en Bath, Somerset.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]