Ger Schlechter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ger Schlechter en la jaro 1975

Ger Schlechter naskiĝis la 28-an de junio 1915 en kvartalo Limpertsberg en la tiama komunumo Rollengergrund de la ĉefurbo Luksemburgo. Li mortis la 23-an de oktobro 2002 en la urbo Luksemburgo.

Li estis luksemburga aktoro kaj radioparolanto, kiu ofte menciis la internacian lingvon dum siaj elsendoj en luksemburga lingvo.

En 1973 li kunfondis la luksemburgan teatron TOL kaj eklernis Esperanton.

Li estis prezidanto de la luksemburga sekcio de AMIPERAS dum la jaroj 1969 ĝis 2000, asocio, kiu disponigas sian klubejon al la landa asocio Luksemburga Esperanto-Asocio LEA.

Li estis aktiva membro de LEA dum multaj jaroj kaj verkis i.a. esperantlingvan libreton pri sia hejma kvartalo Limpertsberg.