Gertrud von Hackeborn
Gertrud von Hackeborn | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Gertrud von Hackeborn | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1232 | ||||
Morto | 1-an de januaro 1292 (60-jaraĝa) | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Albrecht II von Hackeborn (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Mechthild von Hackeborn ![]() | ||||
Profesio | |||||
Laborkampo | Kristanismo kaj kristana mistikismo ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gertrud von HACKEBORN (naskiĝinta en 1232 apud Halberstadt; mortinta komence de 1292 en Eisleben-Helfta) estis germana cistercianino kaj abatino de 1251 je Helfta. Katolikoj taksas ŝin sanktulino. Uloj de ŝia medio - ŝia fratino Mechthild von Hackeborn, Gertrudo la Granda kaj Mechthild von Magdeburg - nombriĝas inter la plej gravaj germanaj mistikulinoj. Festotago ŝia estas la 15-a de novembro.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Kun la pli juna fratino Mechthild venis Gertrud en la klostran lernejon de Roßdorf (nuntempe forlasita loko nordokcidente de Eisleben), kies grundon posedis la grafoj de Mansfeld. Tie ŝi jam en la 1251-a jaro fariĝis abtino. Aŭ pro akvoprovizadaj malbonoj aŭ politikaj kialoj ŝi ordonis translokigon de la konvento al Helfta en la sudorientan ĉirkaŭaĵon de Eisleben, kie suverenis familio ŝia. Ŝiaj fratoj danke al malavara grundo-donaco ebligis la tuton.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/Helfta_-_Konvent_und_Bildungshaus.jpg/220px-Helfta_-_Konvent_und_Bildungshaus.jpg)
Dum kvar dekoj da abateco ŝi kun granda elano engaĝiĝis pri la ekonomia kaj disciplina bonstato, la (plu)klerigo de la monaĥinoj kaj nemakulita spirita vivo. Danke al ŝi estis pligrandigitaj biblioteko kaj skribejo. Ĉi skriboskolo ĝuis grandan renomon, ankaŭ pri miniaturoj. Konataj aktivulinoj skribejaj estis ekz. Mechthild von Wippra kaj Sofio kaj Elizabeto, filinoj de grafo Hermano de Mansfeld.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Biographia Cisterciensis
- Zimmermann, Alfons M.: "Hackeborn, Gertrud von" - ĉe: Neue Deutsche Biographie, 7 (1966), p. 407