Saltu al enhavo

Mechthild von Hackeborn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
sankta Meĥtildo el Helfta

Mechthild von HACKEBORN (ankaŭ: Meĥtildo el Helfta; naskiĝinta en 1241 en kastelo apud Eisleben-Helfta, mortinta la 12-an de novembro 1299 en Helfta) estis mistikulino cistercia. Ŝi baldaŭ postmorte konsideriĝis sanktulino; festotago ŝia en la propraj kalendaroj de la benediktanoj, cistercianoj kaj trapistoj estas la 19-a de novembro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En la aĝo de sep jaroj Meĥtildo venis al la cistercia monaĥinejo de Roßdorf (nun forlasita loko nordokcidente de Eisleben), komence nur por lernejfrekventado. Poste ŝi petis aliĝon fratinan. Post diligenta edukado, kiun ŝia fratino Gertrud von Hackeborn (kiu tie abatinis) subtenadis, Meĥtildo fariĝis lernejestrino. La plej konata disĉiplino de ŝi estis Gertrudo la Granda kun kiu ŝi poste amikiĝis. Pro sia elstara muzika talento, Meĥtildo iĝis korusa ĉefkantistino.

Por ŝi la laŭdo de Dio estis la plej profunda esprimo de ekzistado por kristanoj, antaŭ ĉio alia. Danke al klostra virto-ekzercado kaj liturgia preĝado, evoluis ekvilibro inter objektiva Dio-laŭdo kaj persona meditado. Malgraŭ graveco de personaj edifaj momentoj la tuto estiĝis finfine tuteklezia afero. Ja oni rajtas interpreti ŝiajn librojn aĵoj de supranatura objektiveco. Ŝiajn internajn grac-donacojn surpaperigis Gertrudo la Granda kaj alia kunfratino laŭ komisio de la nova abatino Sofio el Querfurt, ekde 1292 dum sep jaroj. Meĥtildo mem tion ne sciis. Kiam pli malfrue ŝi ĝuis laŭtlegadon de la notoj, Meĥtildo ekkonis apartan gracon donitan al ŝi de supre. Tiel estiĝis la verko Liber specialis gratiae. Ĉi skribaĵo, ŝia ununura, dividiĝis je kvin libroj kaj raportis pri vizioj kaj gracoj ricevitaj ene de la eklezia jaro. La tekstoj temas pri Sankta Triunuo, Jesuo Kristo kaj Eklezio. Ŝiaj gvidiloj ami kaj laŭdi Dion ne efektiviĝas per abstraktigo de la sensoj sed per utiligo de ĉiuj sensoj en la direkto de Dio. Alkroĉitaj estis ankoraŭ sesa kaj sepa libroj. Sesalibre oni legas pri la virtoj kaj la forpaso de abatino Gertrud (kiel poste je Legatus divinae pietatis de Gertrudo la Granda); sepalibro oni lernas pri la mortfazo de Meĥtildo. Redaktadon finan verŝajne faris Gertrudo la Granda mem.

Multloke aludoj troviĝas pri la amego kaj la graco de la sankta koro de Jesuo. Danke al multo da preĝoj je la koro de Jesuo kaj prezento de praktikaj ekzercadoj (popularaj de la 14-a jarcento ĝis hodiaŭ), la meĥtilda verkaro iĝis tre grava por ĉi-rilata kulto. Baldaŭ postmorte ŝi estis alvokata kiel sanktulino; la Sankta Seĝo kontraŭ tio neniam protestis. Ideoj ŝiaj rapide disvastiĝis ĝis Italujo, komence literature danke al la verko de Gertrudo la Granda. Ĉu identas la figuro Matelda je Dia Komedio (ĉapitro Purgatorio 28, 40ss.) kun Mechthild von Hackeborn aŭ Mechthild von Magdeburg) ne klaras. Post granda populareco - nur en la 16-a jarcento ekzistis naŭ verkeldonoj![1] - la graveco la verko meĥtilda malgrandiĝis malantaŭ la ĉiam populara verko Legatus divinae pietatis de Gertrudo la Granda.

Verkeldonoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • "Mechthildis Liber specialis gratiae", ĉe: Revelationes Gertrudianae et Mechthildianae, eldonis la benediktanoj de Solesmes, , volumo 2, Parizo 1877, p. 1-442.
  • J. Müller: Leben und Offenbarungen der Hl. Mechthildis und der Schwester Mechthildis von Magdeburg, 1880
  • Hans Urs von Balthasar: Mechthild von Helfta. Das Buch vom strömenden Lob, 1955

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ekz. en 1503 en la germana fare de Marcus von Weida.