Marcus von Weida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Marcus von Weida
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1450 (1450-01-01)
Morto 1-an de januaro 1516 (1516-01-01) (66-jara)
Ŝtataneco Germanio
Profesio
Profesio predikisto
Information icon.svg
vdr

Marcus von Weida (* 1450 en Weida; † 1516) estis lepsika dominikano kaj eklezia verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Marko naskiĝinte en Weida jam junuljare ekfrokuliĝis en Lepsiko. Ĉirkaŭ la jaro 1483 li troviĝis en Cheb en la tiea monakejo de la dominikanoj. Baldaŭ poste li revenis Lepsikon kiel predikisto kaj lektoro. En 1487 komisiis lin la samordenanoj pozitive respondi al priordeninstala peto de duko Frederiko.[1] La saman jaron aperis lia ĉefverko,[2] la traktato Spigell des ehlichen ordens. Temis pri kolekto de diversaj predikoj pri la gravaj temoj de geedziĝo kaj junulara eduko.

En 1503 presigis li la mistikan verkon Liber specialis gratiae de Mechthild von Hackeborn ĉe la lepsika eldonejo Melchior Lotter. En la antaŭparolo Marko rakontas pri antaŭinta akcepto fare de dukino Zdenka Česká en Tharandt kie ambaŭ studis germanan tradukon de la libro. Ties presiĝo klopodis la dukino tuj post tiu ĉi legadtravivaĵo.[3]

La monakejon Nonnenhof en Weida li ekonomie florigis, kune kun la priorino Margaretha von Hutten.

Ekde 1530 Marko estis estro de la studoj ĉe la lepsika monakejo de la dominikanoj, poste li fariĝis vikario. La lasta mencio pri li estis en la 26.7.1516.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Spigell des ehlichen ordens, 1487 (Anthony van der Lee (Hg.), Marcus von Weida, Spigell des ehlichen Ordens (Quellen und Forschungen zur Erbauungsliteratur des späten Mittelalters und der frühen Neuzeit I), Assen 1972.)
  • Ein Nutzliche Lere und unterweysunge wye und was. der mensch bethen solle, 1502 bei Melchior Lotter in Leipzig
  • Das buch geistlicher gnaden, offenbarunge, wunderliches vnde beschawlichen lebens der heiligenn iungfrawen Mechtildis vnd Gertrudis, Closter iungfrawen des closters Helffede, Leyptzk : Lotter, 1503 online
  • Der Spiegel hochloblicher Bruderschafft des Rosenkrantz Marie, der allerreinsten Jungfrawen: vff begere, der durchlauchtigen hochgebornen Furstin, vnd frawen … Barbara geborn auß königliche[m] Stam[m] czu Poln, Hertzogin czu Sachssen, Lantgrauin in Doringe[n] vn[d] Margkgrauin czu Meyssen, czu Leyptzk gemacht, vnd gedruckt 1515 bei Melchior Lotter in Leipzig online

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nicolaus Paulus: Marcus von Weida. Ein Dominicaner des ausgehenden Mittelalters, Zeitschrift für katholische Theologie, Vol. 26, No. 2 (1902), pp. 247–262
  2. Walther Killy (Hrsg): Weida, Marcus von En: Literatur-Lexikon : Autoren und Werke deutscher Sprache. Band 12, Bertelsmann, Gütersloh 1988-1992.
  3. Thomas Döring, Der Leipziger Buchdruck vor der Reformation, in: Bücher, Drucker, Bibliotheken in Mitteldeutschland, herausgegeben von Enno Bünz, p. 95-96

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anthony van der Lee: Beobachtungen zum Sprachgebrauch des Leipziger Volkspredigers Marcus von Weida (1450–1516), Rodopi, 1980