Grenejo Nonnenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eksa monakineja kirko en Weida, poste grenejo

La protestantisma Ruino preĝeja Nonnenhof (germane: Kirchenruine Nonnenhof) troviĝas en la centro de la belega urbeto Weida en Germanio. Fakte temas pri iama monakejo uzita post malekuzo kiel garbejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Verŝajne estiĝis la dominikanina monakejo mallonge post 1238 estante fonditaĵo de la voktoj de Weida. Unua endokumenta mencio estis en la jaro 1293-a. Ekde 1296 apartenis al la dominikanoj ankaŭ la responso pri Petro-kirko.

De la monakejaj ejoj hodiaŭ nur restis la eksa kirko, larĝa halokirka konstruaĵo kun rektangula altarejo iomete oblikva. La pormonakinaj ĉambroj troviĝis norde de la preĝejo. La iama romanikstila konstruaĵo faritis el rompitaj ŝtonoj kaj ricevis en 1411 gotikajn ogivajn fenestrojn. La kirkon kiel ankaŭ la aliajn partojn monakejajn detruis plurfoje fajregoj, sed ĉiam denove iĝis rekonstruo. Priorino Margaretha von Hutten kaj la dominikano Marcus von Weida iam floregis la monakejon ekonomie.

Post Reformacio la monakinejo aboliciitis kaj ekde 1542 uzitis la kirko barbare kiel garbejo. Tie ĉi deponitis la magistrata greno. La flankaj ejoj monakejaj detruitis en 1633 kiam la tuta urbo suferis detruon. Memkompreneble tiujare ne plu ekzistis ĉiuj malnovaj konstruaĵoj monakejaj.

Meze de la 19-a jarcento iĝis alikonstruo je loĝejo kaj komercejo. Kelkajn jarojn estis ene vinvendejo kaj gastejo. Post la Unua mondmilito akiris la tuton la urbo Weida taŭgigonte la lokon por loĝado sociala. Estis ene eĉ hejmeto por senhejmuloj: tia uzo estis parte ankoraŭ ĝis 1990. En 1992 terenfalis granda parto de la tegmentaro. Poste la libere staranta gablo de la grenejo monumentprotekte savitis.

Hodiaŭ nur ruino de iama splendo videblas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.77538212.059844