Saltu al enhavo

Preĝejo Sankta Petro (Weida)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Petro
kristana preĝejo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Weida
Situo
Geografia situo 50° 46′ 24″ N, 12° 3′ 40″ O (mapo)50.77333312.061111Koordinatoj: 50° 46′ 24″ N, 12° 3′ 40″ O (mapo) [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Weida

Preĝejo Sankta Petro (Weida) (Weida)
Preĝejo Sankta Petro (Weida) (Weida)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Centra Weida

Preĝejo Sankta Petro (Weida) (Centra Weida)
Preĝejo Sankta Petro (Weida) (Centra Weida)
DEC
Map
Preĝejo Sankta Petro
vdr

La eksa Preĝejo Sankta Petro (germane: Peterskirche) troviĝas en Weida, Germanujo.

La Petro-kirko en Weida havis sian unuan mencion en 1267 en kunteksto kun priskribo de Katarino-altaro. La romanika ejo havis je la fino de la 12-a jarcento, kiel la ĝis hodiaŭ ruine konserviĝinta Widen-preĝejo, duon da turoj. Unu havis gotikan ogivan tegmenton. Antaŭula konstruaĵo pro malkonataj kaŭzoj malkonstruitis kaj la iama gotikaĵo novkonstruitis dum konservo de la romanika tur-duo laŭ la nuna stranga horizontala projekciaĵo. Kial oni elektis tian T-formon kun turoj sudaj de la navo malklaras. Sendubas ke tiaĵo maloftas.[1]

En 1267 dokumentis la voktoj de Weida, Heinrich von Plauen kaj Heinrich von Gera, la donacon de Katarino-altaro en la Petro-kirko je Neustadt-Weida fare de paroĥestro Sibot konfirmante kiel feŭdigantaj la financan sekurigon de la altaro per bienhavaĵoj en Kunsdorf (Groß- kaj Kleinkunsdorf), Schömberg, Neundorf, Bocka (Groß- kaj Kleinbocka) kaj en la urbo Weida mem. Ĝi submetitis en 1296 al la patroneco de la klostro dominikanina. Dum la Tridekjara milito la kirko detruitis; de tiam ĝi ruinas.

Post Reformacio starigitis sur la fundamentoj de la nova kirko lernejo. En 1829 oni forigis la nordan turon; la suda ĝis nun portas la sonorilojn. Subkirke estas kripto kiu parte ankoraŭ alireblas.

Antaŭreformacie temis pri la paroĥa kirko de Weida-Neustadt (nova urbo) kiun rolon ekludis poste la iama monaĥeja kirko de la franciskanoj. Kaj Petro-kirko kaj Widen-preĝejo perdis gravecon sian. Petro-kirko poste estis lernejo, loĝejo kaj simpla monumento.[2] En 2020 la restaĵoj restaŭritis statike sekurigitis.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Arbeitsheft des Thüringischen Landesamt für Denkmalpflege und Archäologie / Das Obere Schloss in Greiz / Neue Folge 30
  2. Informoj