Ghissa Éghy
Aspekto
Ghissa Éghy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de februaro 1905 en Timișoara |
Morto | 2-an de septembro 1982 (77-jaraĝa) en Târgu Mureș |
Okupo | |
Okupo | koreografo |
ÉGHY Ghissa [e:gi] rumanuja hungara dancistino naskita en Temeŝvaro la 5-an de februaro 1905 kaj mortinta en Târgu Mureş la 2-an de septembro 1982.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Ghissa Éghy studis en Vieno, Salzburg, Dresdeno kaj Parizo. Ŝi havis ekde 1924 por jarcentkvarono dancartan lernejon en Arad. Ekde 1949 ĝis sia pensiuliĝo ŝi estis instruistino pri movarto de la Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat de Târgu Mureş, koreografino de la Székely Színház kaj de aliaj hungaraj teatroj de Transilvanujo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Enyedi Sándor: Színészek, színházak, városok, Budapest, 2005.