Giorgio Vasari
Giorgio VASARI (naskiĝis la 30-an de julio 1511 en Arezzo, Italio; mortis la 27-an de junio 1574 en Florenco, Italio) estis arkitekto, kortega pentristo de la Mediĉoj kaj biografo de florencaj artistoj, inter ili Leonardo da Vinci, Rafaelo kaj Mikelanĝelo. Vasari estis fondinto de la florenca Accademia del Disegno (Arta Akademio) en 1562.
Junaĝe li estis instruato fare de Guglielmo de Marcillat, poste ĝuis li apogon kaj amikecon de la Mediĉo-familio. Li akiris pluajn spertojn apud Andrea del Sarto.
liaj pentraĵoj:
- verkoj en Arezzo
- freskoserio de la florenca Palazzo Vecchio
- cent-taga fresko de roma Cancelleria
konstruaĵoj, planitaj de li:
- Uffizi (juĝejo por I. Cosimo de' Medici)
- klostron, palacon de kavalieroj de San Stefano, en Pizo
liaj ĉefa verko:
- Le Vite de' più eccellenti architetti, pittori e scultori italiani (1550, 1568) (Vivo de la plej elstaraj pentristoj, skulptistoj kaj konstruistoj)