Giulia Di Marco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Giulia DI MARCO (naskiĝinta en 15741575 en Sepino, mortinta en Romo) estis itala monaĥino kaj eble mistikulino kaj sekto-estrino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante el malriĉaj familiaj fonoj ŝi estis la servistino ĉe komercisto en Kampobaso; post ties morto ŝi iris al Napolo. Ŝi naskis filon kiun ŝi lasis en la manoj de la uloj de la Baziliko de la Anunciacio en la urbokvartalo Pendino. Ŝi iĝis sekulara franciskanino kaj populariĝis inter la napolanoj. Kelkaj eĉ konsideris ŝin sankta kaj sekvis ŝin. Renomo ŝia tiom kreskis ke ankaŭ la patroj Aniello Aciero kaj Giuseppe de Vicariis fasciniĝis; ili krome simple volis profiti de ŝia populareco pro komercaj interesoj privataj. En 1607 la napola tribunalo de la Inkvizicio volis ekigi provon pri ŝia sankteco. Je la fino de la unua proceso Arciero devis reiri Romon dume Giulia devis ekloĝi en la Antonio-monaĥinejo en Napolo. Sed la publika intereso pri ŝi ne malkreskis tiel ke Deodato Gentile, inkviziciĉefo en Napolo decidis aliloĝigi ŝin, nome je Cerreto Sannita ĉe la klaraninaj monaĥinoj.

Post alia mallibervola restado ŝia en Nocera dei Pagani[1], ŝi en 1611 finfine rajtis reveni Napolon.[2], kie ŝi de multaj konata estis ĝuante la sekvadon kaj ŝatadon de multaj. Tiam la teatinanoj ekaktivis por kiuj ŝi estis heretikulino: eble ili ankaŭ timis ke populareco ŝia povus damaĝi tiun de alia persono laŭdire sankta, Orsola Benincasa. El tiu ĉi konflikto estiĝis kvazaŭ du partioj, unu por kaj unu malpor ŝi. La poruloj estis gvidataj de la jezuitoj kaj de kelkaj el Viceré di Napoli, kiuj ĝenerale malŝatis romajn instancojn. La teatinoj, inter kiuj ankaŭ Andrea Avellino klare prenis pozicion malpor ŝi. Pro tia kontrasto faritis en 1614 renkontiĝo inter Di Marco kaj Benincasa.[3] Belincasa baldaŭ konvinkiĝis pri la diableco de aĝoj ŝiaj (inter kiuj ankaŭ estis riproĉoj de malĉasteco de ŝiaj sekvantoj).

La denuncoj kontraŭ ŝi plej akraj difinitis fare de eksaj fervoruloj, tamen la tuto malsufiĉe konvinke pezis por kondamno respektive malakuzo. Tiumomente intervenis Deodato Gentile kiu ankaŭ estis papa nuncio ĉe la Reĝolando napola kiu unue ordonis la enkarcerigon de Giuseppe de Vicariis et poste la kondukon perfortan de Di Marco al Romo por prezenti ŝin je proceso pri herezeckonstato antaŭ la Inkvizicio. Ŝi fakte kondamnitis de la romanoj ankaŭ por esti estinta organizantino de orgioj kaj en la 12.7.1615 ŝi kune kun de Vicariis solene abĵuris en la Baziliko Sankta Mario sur Minervo. Ŝi mortis en prizona ĉelo de Kastelo de Sankta Anĝelo.

Sebastiano Vassalli verkis la romanon Io Partenope, en kiu centras la figuro de Giulia Di Marco

Notoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Giulia Di Marco en la itala Vikipedio.