Giuseppe Bianchi (astronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giuseppe Bianchi
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1791 (1791-11-14)
en Modeno
Morto 25-an de decembro 1866 (1866-12-25) (75-jaraĝa)
en Modeno
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Giuseppe BIANCHI (naskiĝis la 13-an de oktobro 1791 en Modeno, mortis la 25-an de decembro 1866) estis itala astronomo.

Post lernado pri matematiko, fiziko kaj astronomio en Padovo, li instruis pri astronomio ĉe la Universitato de Modeno ekde 1819. La Observatorio de Modeno estis konstruita sub lia direkto en 1826.[1]

En 1859 li estis movita pro politika kialo en la privatan observatorion de la markizo de Montecuccoli, ĉiam en Modeno.

Li partoprenis al la Komitato pri Peziloj kaj Mezuroj kaj al multenombraj sciencaj akademioj, kaj estis sekretario de la Accademia Nazionale delle Scienze detta dei XL (Nacia Akademio de Sciencoj de la 40).

En 1834 li publikigis "Atti del Reale Osservatorio di Modena" (Aktojn de la Reĝa Observatorio de Modeno), kun priskribo de la observatorio kaj de la tuta laboro kaj observoj plenumitaj ĝis tiu jaro.

La asteroido 27967 Beppebianchi[2] estis nomita en lia memoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]