Giuseppe Ungaretti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giuseppe Ungaretti

La itala verkisto Giuseppe UNGARETTI [ĝuseppe ungaretti] naskiĝis la 10-an de februaro 1888 en Aleksandrio (Egipto) kaj mortis la 1-an de junio 1970 en Milano (Italio). Li estis fondinto kaj reprezentanto de la hermetika poezio.

Ĝis 1912 li vivis en Egipto kaj ĝis 1915 en Parizo, kie li amikiĝis i.a. kun Pablo Picasso kaj Guillaume Apollinaire. De 1915 ĝis 1918 li partoprenis la Unuan Mondmiliton, poste li laboris kiel ĵurnalisto en Francio kaj Italio. Ekde 1936 li agis kiel profesoro pri itala literaturo en San-Paŭlo (Brazilo), sed en 1942 li revenis al Italio por okupi ĝis 1959 profesoran postenon en Romo.

Giuseppe Ungaretti verkis ĉefe poemojn, sed ankaŭ kelkajn prozajn verkojn. Krome li tradukis verkojn de William Shakespeare kaj Jean Racine.

Famaj verkoj

  • Il porto sepolto (poemoj, 1916)
  • La guerra (poemoj, 1919)
  • Allegria di naufragi (poemoj, 1919)
  • Sentimento del tempo (poemoj, 1932)
  • Il dolore (poemoj, 1947)
  • Un grido e paesaggi (poemoj, 1952)
  • Il deserto e dopo (vojaĝraporto, 1961)
  • Morte delle stagioni (poemoj, 1967)
  • Dialogo (poemoj, 1968)


En Esperanto aperis:

La doloro : poemoj 1937 – 1946 / Trad. Nicolino Rossi. – Pisa : Nuova Frontiera, 1975. – 62 p.

Oriento ; Veke ; Melankolio ; La riveroj ; Monotoneco ; Sankta Marteno de l’Karso ; Soldatoj ; Ĉielo kaj Maro ; Himno al la morto ; Kie la lumo ; Ĉion mi perdis ; Se vi mia frato ; Amara gordo ; Ne kriu plu ; Variacioj pri l’nenio ; Kri’ : mi sufokiĝas… ; La fulmo de l’buŝo.
En: Enlumas min senlimo : itala poezio de la dudeka jarcento. – [Prilly] : Kooperativo de Literatura Foiro, [1990]. – p. 111-131
ISBN 3-906595-03-X