Gjumri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ĝenerala vidaĵo de la nuna Gyumri

Gjumri (armene: Գիւմրի), estas la historia urbo (en Armenio) Koumari, hodiaŭ nomata Gjumri. Dum la regado de la Rusa Imperio ĝi estis nomata Aleksandropolo kaj dum la soveta periodo Leninakan. Ĝi estas la dua plej grava urbo de Armenio post Erevano, la landa ĉefurbo. Ĝi troviĝas proksime de la landlimo kun Turkio. La nuna nomo, Gjumri aŭ Gumru venas de la unua armena respubliko.

En tiu ĉi urbo estis subskribita la Traktato de Aleksandropolo, interkonsento inter Armenio kaj Turkio kiu metis finon al la milito inter ambaŭ ŝtatoj kaj per ĝi ankaŭ finiĝis la revo pri la Granda Armenio kiun projektis la Traktato de Sevres en (1920).

La urbo estis severe damaĝata pro la tertremo de la 7-a de decembro 1988 en la areo de Spitak; tiu ĉi katastrofo detruis la duonon de la konstruaĵoj de la urbo, kaŭzante la morton de pli ol 15.000 personoj. Nuntempe la loĝantaro estas ĉ. 272.815-persona. Ĝi estas la provinca ĉefurbo de Ŝirako.