Glückaufhaus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glückaufhaus en 2010

La domo Glückaufhaus estas oficejodomo konstruita en lajaroj 1922/1923 en la Suda Kvartalo de Essen ce la Friedrich-Strato 1, kies fasado estas monumentprotektata ekde 1988. Ĝi ekestis laŭ planoj de la arĥitekto kaj estro de la urbo domkonstruo-administrejo Ernst Bode (1878–1944).

La domo[redakti | redakti fonton]

La fasado en parte klasikisma kaj parte esprimisma stilo estas karakterizata de brikoj kontrastataj per sabloŝtono de la Ruhr-Montaro. Aprilon de 1923 la domo estis malfermata. La ĉefa domo havis kvar, la alo direkton al Friedrich-Strato tri etaĝojn. Nun en la enireja kampo en la Rüttenscheider Straße 2 troviĝas la skulptaĵo de ŝtalfandeja laboristo, kiun kreis skulptisto Joseph Enseling.

Ekde 2011 la domo apartenas al la itinero de la industrikulturo.

Uzo[redakti | redakti fonton]

La domo estis konstruata en la 1920-aj jaroj por la uzo de urbaj kaj ŝtataj oficejoj same kiel de ekonomiaj ligoj. En 1935 la nazioj instalis tie la sidejon de la NSDAP-goviestro kaj nomis la domon Thomae-Haus laŭ nazio mortinta en 1928 post stratbatalo kun komunistoj. Restas neklare, ekde kiam la domo havas la nomon Glückaufhaus, kiu kiel Oficeja Domo Glückauf nur aperas post 1945.

Post kiam la domo postdaŭris la Duan Mondmiliton preskaŭ sendifekta, ĝin uzis la brita militistara administado. Post tio la domon uzis la Tuta Ligo de la Germana Karboekspluato ĝis la jaro 1999. Dume je la komenco de la 1970-aj jaroj okazis klaraj konstruaj ŝanĝoj. La Ruhrkohle AG (RAG) vendis la domon en 2004 al la projektmalvolvisto Kölbl Kruse el Essen. En la jaroj 2007 ĝis 2009 oni riparis la fasadon kaj novkonstruis la domon fundamente de interne, tiel ke ekde la fino de 2009 ĝi disponigis 17.000 kvadratajn metrojn da uzebla areo.[1] Ĉefa luanto estas ekde tiam la elektronik-entrepreno ifm electronic, kiu translokis sian firmaan sidejon tien ĉi.

Al la tuta konstruaĵo apartenas ankaŭ la kinejo Filmstudio Glückauf, kiu ankaŭ je uzado de malnovaj instalaĵopartoj estis finkonstruata en 2009 kaj estis re-enfunkciata.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Glückaufhaus bei Architekten24.de. Arkivita el la originalo je 2014-02-22. Alirita 2014-02-18.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.4436111111117.0068055555556