Ice Age: Dawn of the Dinosaurs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ice Age: Dawn of the Dinosaurs
longa movbilda filmo • tridimensia filmo
Originala titolo Ice Age: Dawn of the Dinosaurs
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1 jul. 2009, 1 jul. 2009, 1 jul. 2009, 3 jul. 2009
Ĝenro fantasta filmo, porinfana filmo, flashback film, komedia filmo, aventura filmo, porfamilia filmo
Reĝisoro(j) Carlos Saldanha • Mike Thurmeier
Produktisto(j) Lori Forte • John C. Donkin
Scenaro Mike Reiss • Michael Berg • Peter Ackerman • Yoni Brenner
Muziko de John Powell
Rolantoj sen valoro
Produktinta firmao Blue Sky Studios 
20th Century Animation
IMDb
vdr

Glaciepoko 3: Origino de la dinosaŭroj (angle Ice Age: Dawn of the Dinosaurs) estas animacia filmo de Usono, la tria kaj ĝis nun lasta el tiu serio. Ĝi premieris en la kinoj de Usono la 1-an de julio 2009. Ĉi tiu tria filmo pri la Glaciepoko daŭrigas la historion kun la sama grupo de amikoj (inter ili la 2 gemamutoj, la bradipo kaj la smilodonto kaj la ŝercemaj fratoj didelfoj. En ĉi tiu filmo la bradipo Sid renkontas 3 ovojn el kiuj naskas dinosaŭrojn. La patrino serĉas ilin kaj kune kun la tri dinosaŭridoj portas la bradipon. La grupo serĉas ĝin kaj malkovras novan subteran mondon kie la naturo estas sufiĉe verda kompare kun la glacio kiu kovras ĉion. Sed tiu paradiza mondo estas pli danĝera. Tie la amikoj renkontas la unuokulan mustelon Buck. Lia vivo estas plena de aventuroj kontraŭ la dinosaŭro Rudy kiu senokuligis ĝin.

En la filmo denove aperas la sabrodenta sciuro (Skrato) kaj sciurino (Skratino). Li devos elekti inter ŝi kaj la amata glano kiun ĝi obsede serĉas kaj eĉ riskas sian vivon pro ĝi.

Vidu ankaŭ