Glacitrinkaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
glacitrinkaĵo en glaso

Glacitrinkaĵo estas duonfrostigita senalkohola trinkaĵo. Ĝi konsistas el mikso de akvo, sukero, koloraĵoj ka aromaĵoj. Kelkafoje oni ankaŭ aldonas alkoholon.

Ekzistas specialaj maŝinoj kiuj faras la trinkaĵon. La glacio estas malvarmigita al temperaturo sub 0ºC kaj la kristaliĝado komenciĝas. Pro la konstanta moviĝo en la maŝino, la glacio ne povas fariĝi tute solida kaj ekestis duone frostigita produkto, kies konsisto estas simila al ŝlimo.