Glittuba trumpeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Glittuba trumpetoglittubo-trumpeto estas kromata trumpeto el la 17-a jarcento, kies tubo simile al tiu de trombono povas esti tire plilongigita por ebligi senŝtupan intonacion. Por tio servas la plilongigaĵo de la enmetingo de la buŝaĵo. Per la dekstra mano oni ŝovas la tubon de la instrumento super la ingon, dum kiam la maldekstra fiksas la buŝaĵon. Per la glittubo oni povis atingi variadon de la tono je 3 duonttonoj. Nur post la enkonduko de valvo en la konstruo de latunaj blovinstrumentoj la glittono-trumpeto perdis sian gravecon.

La angla glittono-trumpeto, kies inventadon oni atribuas al John Hyde, havis elstaran gravecon en Anglujo ĝisfine de la 19-a jarcento, kvankam aliloke ĉie en Eŭropo oni jam uzis valvotrumpetojn. La glittono-trumpeto estis agordata en F. Surmeto-arkoj malaltigis la agordon de C aŭ B♭. La glittubon oni plejofte uzis por duon- kaj plentonoj.

glittrumpeto, pluevoluaĵo el la 19-a jarcento, estas intonaciebla per kurba arko kaj havas do la nomon soprantrumpeto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Curt Sachs: Reallexikon der Musikinstrumente. Berlin : Julius Bard, 1913

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]