Gliwice
Gliwice | |||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: Stare miasto, nowy świat... | |||||
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego • turisma celloko | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Gliwic | ||||
Provinco | Silezio (provinco de Pollando) | ||||
Distrikto-rajta | Jes | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Aglomeraĵo | 3487000 (Górnośląskie Zagłębie Węglowe (GZW)) | ||||
Urborajtoj | 1250 | ||||
Koordinatoj | 50° 17′ N, 18° 40′ O (mapo)50.28333333333318.666666666667Koordinatoj: 50° 17′ N, 18° 40′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 200 m | ||||
Areo | 134,2 km² | ||||
Loĝantaro | 199451 (en 2006) | ||||
Loĝdenso | 1 490 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 44-100 do 44-164 | ||||
Telefona antaŭkodo | (+48) 032 | ||||
Aŭtokodo | SG | ||||
TERYT | 246601 1 | ||||
Estro | Zygmunt Frankiewicz | ||||
Titolo de estro | Prezidanto de urbo | ||||
Adreso de estraro | ul. Zwycięstwa 21 | ||||
Retpoŝto de estraro | pm@um.gliwice.pl | ||||
Poŝtkodo de estraro | 44-100 | ||||
Telefono de estraro | 032 231 30 41 | ||||
Fakso de estraro | 032 231 27 25 | ||||
Ĝemelaj urboj | (Germanio) Bottrop (Germanio) Dessau Doncaster (Slovakio) Kežmarok (Svedio) Nacka (Hungario) Salgótarján (Francio) Valenciennes | ||||
Komunuma retejo | http://www.um.gliwice.pl/ | ||||
Gliwice (prononcata "Glivice", nomata Glivico en Esperanto) estas urbo en Silezio (provinco de Pollando) en suda Pollando, Vojvodio de Katowice. Ĝi havas 200.361 loĝantojn (2004). Ĝi situas ĉe rivero Kłodnica, ĉ. 20 km okcidente de Katowice.
Historio
Gliwice estas malnova komunumo de supra Silezio, ĝia fonda letero devenas el 1276. Ĝi iĝis en 1312 ĉefurbo de Princlando Gliwice. Ĝi komence apartenis al la Ĉeĥa Reĝlando, poste al la Habsburga Imperio kaj en 1742 – kiel parto de Silezio – parto de Prusio.
La traktato de Versailles en 1919 deklaris, ke pri la urbo devas decidi popola referendumo. La voĉdonado okazis la 20-an de marto 1921 kaj la urbo voĉdonis por Germanio, dum la provinco al Pollando. En junio de 1921 alvenis en la urbo anglaj tankoj, ĉar okazis armilaj bataloj inter germanaj kaj polaj libertrupoj. Gliwice kaj Zabrze venis provizore sub francan administradon. Laŭ decido de Ligo de Popoloj (oktobro de 1921), Gliwice estis donata al la vejmara Germanio. La urbo iĝis grava centro de supra Silezio, dum la oficiala centro iĝis Opole. La germanoj forte apogis la urbon kaj la regiono por halti la formigradon de la germanoj kaj evoluigi la gravan apudliman regionon. Gliwice tiel iĝis plej granda urbo de la regiono.
Tie okazis la fifama provoka atako fare de nazioj, la 31-an de aŭgusto 1939, kontraŭ la radiostacio de Gliwice. Tio estis la preteksto por ataki Pollandon. Dum la milito, la loka industrio laboris por la germana armeo. En Gliwice funkciis 4 subkoncentrejoj de Aŭŝvico, donante malmultekostajn laboristojn. La Ruĝa Armeo okupis la urbon la 24-an de januaro 1945.
Post la dua mondmilito, Gliwice venis al Pollando.
Ekonomio
Gliwice situas apud la fervoja linio Krakovo–Wroclaw. Ĝi estas malpez-industria centro de la regiono, la ferfandejo fondiĝis en 1794, la koksiga uzino en 1798. La fandejo famiĝis pro specifaj gisaĵoj. Gravas ankaŭ la kemia kaj nutraĵ-prilabora industrio de la urbo.
La urbo havas grand-trafikan havenon ĉe bardo de la kanalo de Gliwice, kiu estas la plej granda ŝipebla interna haveno de Pollando. Oni transportas tra ĝi kaj la Odro al direkto de la Balta maro.
La Teknika Universitato de la urbo fondiĝis en 1945.
Partneraj urboj
- Doncaster, Anglio
- Valenciennes, Francio
- Bottrop, Germanio
- Dessau-Roßlau, Germanio
- Kežmarok, Slovakio
- Salgótarján, Hungario
Esperanto-movado
En 1909 post longaj preparaj laboroj sukcesis al s-ro A. Skorupa, instruadi 10 personojn en Esperanto. Post la kurso ili decidis fondon de grupo, kiu havos la unuan oficilalan kunvenon komence de majo. S-ro Skorupa provizore prezidis la grupon. La grupo definitive elektis estraron, S-ro A. Skorupa estis prezidanto. Kunvenoj okazis ĉiulunde en Hotelo „Victoria”. La esperanta sekcio de la stenografista societo „Stolze-Schrey” apartiĝis kaj fariĝis memstara grupo.
La 17-an de julio 1910 okazis tie kunveno de esperantistoj el Gleiwitz, Leobschütz kaj Kattowitz, por priparoli rimedojn de komuna propagando en Supra Silezio, kie pro malfavoraj politikaj cirkonstancoj Esperanto nur malrapide prosperis. Tamen ŝajnis naskiĝi pli da intereso por la afero precipe danke al la intensa propagando de d-ro Lazarek el Zabrze. Ĉar dum la propagando ofte estas sentita malagrable la manko de adresaro de germanaj esperantistoj, oni proponis la kreon de tiea libro al la kongreso en Augsburg. Post parolado de Pjetschka kurso estis malfermita. La tiea grupo, fondita de s-ro A. Skorupa (nun en Berlino), denove ekvivis. S-ro Pjetschka fariĝis prezidanto, f-ino Bronner, sekretariino kaj Hans Śliwka, kasisto. Kunvenoj okazis en Café Kaiserkrone. En 1911 la loka grupo aranĝis kelkajn kursojn.
En 1912 okaziĝis du kursoj. Loka Esperanto-unuiĝo havis la 11-an de januaro 1913 sian ĉefkunvenon, senpaga provleciono estis aranĝita la 23-an de januaro. La 3-an de majo la grupo festis sian fondiĝfeston en la salono de Kaiserhof. Post prologo Esperanta sekvis la festparolado de la prezidanto kaj poste komenciĝis longa vico de diversspecaj kantoj, parte prezentataj de f-ino M. Richter el Beuthen, operkantisto Bronder de la urba teatro en Krefeld kaj basisto Hamburger el Gleiwitz. Komunaj kantoj zorgis pri amuzado, danco finis la belan feston. Loka Grupo de GEA la 4-an de oktobro 1913 aranĝis gajan vesperon, en kiu ankaŭ seriozeco en formo de propaganda parolado de s-ro Bluschke el Königshütte ne mankis. La balo tre amuzis la multnombrajn ĉeestantojn. ─ La 6-an de oktobro kurso komenciĝis per senpaga provleciono. Supersilezia Esperanto-Ligo la 7-an de decembro 1913 havis sian membrokunvenon en Gleiwitz. Post ekzameno, en kiu partoprenis kaj sukcesis 2 Gleiwitz-anoj, komenciĝis je la 630 posttagmeze la multnombre vizitata kunveno, kiun prezidis Max Fleischer el Beuthen.