Globo de la Mondo (Madrido)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Printempa vido de la orienta vizaĝo de la Globo de la mondo.

La Globo de la Mondo hispane Bola del Mundo, aŭ Alto de las Guarramillas, estas monto de la Gvadarama Montaro (montaro kiu apartenas al la Centra Sistemo). Ĝi situas ĉe la limo de la hispanaj provincoj Madrido kaj Segovio. Ĝi estas 2.265 metrojn alta kaj ĝi estas la plej okcidenta monto de la Montaro de la Longa Ŝnuro. Tre proksime de la pinto, en la orienta flanko, troviĝas la Glaĉero de la Grafino, regiono kie naskiĝas la rivero Manzanaro. En ĝia pinto estas kelkaj antenoj por la elsendado de radio kaj televido.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]