Golĝaparato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Golĝa aparato)
Elektron-mikroskopa fotografio de golĝaparato, apud kiu videblas pluraj vezikoj.

La golĝaparato (aŭ diktiosomaro) estas ĉelorganeto trovebla en preskaŭ ĉiuj eŭkariotaj ĉeloj. Oni nomis ĝin laŭ la itala sciencisto Camillo Golgi (Golĝo), kiu malkovris ĝin[1] en 1898. Pro tio ĉi, li ricevis duonon de la 1906a Nobel-premio pri medicino.

La golĝaparato konsistas el amaso de pluraj surstakigitaj cisternoj. Cisterno estas plata, glata, per biomembrano ĉirkaŭfermita strukturo, en kies interno oligo- kaj polisaĥaridaj ĉenoj povas alkudriĝi je proteinoj, kaj kiuj povas delaĉiĝi ĉe la ekstera fino kiel golĝaj veziketoj. Tiuj veziketoj servas por elĉeligo de la modifitaj proteinoj, transprenitaj el la endoplasma retikulo.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Skema prezento de ĉelkerno, endoplasma retikulo kaj golĝaparato:
1- ĉelkerno.
2- kernporo.
3- raspa endoplasma retikulo.
4- glata endoplasma retikulo.
5- ribosomo sur raspa endoplasma retikulo.
6- transportontaj proteinoj.
7- transport-veziketoj.
8- golĝaparato.
9- cis-flanko de la golĝaparato.
10- trans-flanko de golĝaparato.
11- cisternoj de golĝa aparato.

La strukturo de golĝaparato ne estas homogena; ĝi montras polusiĝon:

  • cis-flanko (aŭ cis-poluso), la kurbiĝanta ekstera flanko. Ĝi surhavas multajn veziketojn, kiuj algluiĝas al la randoj de la retaro. Tiu poluso havas direktan kontakton kun la kava interno de glata endoplasma retikulo kaj per helpo de la etaj veziketoj eĉ kun la raspa endoplasma retikulo.
  • trans-flanko (aŭ trans-poluso), la interna flanko. Ĝi rigardas al la ĉelmembrano kaj al tiu gluiĝas pli grandaj golĝaj veziketoj.

La diko de la ĉela membrano de la cis- ĝis la transflanko kreskas de 6-7.5 ĝis 10-12 nm.

Ĉe bestoj kaj plantoj, la golĝaparato montras diferencon:

  • en la animalaj ĉeloj troviĝas ofte multaj diktiosomoj dense unu apud la alia,
  • en la plantaj ĉeloj situas ili sporade en la tuta ĉelplasmo kaj estas malpli.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

En la golĝaparato okazas la modifo de la proteina strukturo kaj produkto de glikoproteidoj. Tie ĉi sinteziĝas la fosfolipidoj kelkaj polisaĥaridoj (kiel ĥitinopektino).

Ĝi ankaŭ densigas la entenon de la vakuoloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]