Golamhosejn Karbasĉi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golamhosejn Karbasĉi
perse غلامحسین کرباسچی
Persona informo
Naskiĝo la 23-an de aŭgusto 1954
en Tehrano, Irano
Religio Ŝijaismo
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater Universitato Tarbiat Modares
Partio Executives of Construction Party vd
Profesio
Okupo politikisto • kleriko vd
la urbestro de Tehrano
Dum septembro 1989 – septembro 1998
Sekvanto Morteza Alviri
la guberniestro de
la provinco Isfahano
Dum 1984 – 1989
Sekvanto Eŝak Ĵahangiri
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Golamhosejn KARBASĈI (perse غلامحسین کرباسچی; naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1954, Tehrano, Irano) — la irana politikisto, la urbestro de Tehrano de 1989 ĝis 1998, la guberniestro de la provinco Isfahano de 1984 ĝis 1989, la ĉefo de la ĵurnalo «Hamŝahir».

La postenon de la Tehrana urbestro li ricevis danke al subteno de tiama prezidanto Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani. Golamhosejn Karbasĉi multe faris por komfortigo de la urbo, interalie li enkondukis la pliajn impostojn je gravajn konstruajn firmaojn kaj uzis tiujn enspezojn por plantado de floroj kaj arboj en malriĉegaj distriktoj de Tehrano.

En 1994 li estis unu el fondintoj de la Partio de la servistoj de kreado kaj poste — la ĝenerala sekretario de tiu. En 1996 la politikaj oponantoj de Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani iniciitis la enketadon de la agado de Karbasĉi dum lia urbesrado. Post la venko de Mohammad Ĥatami en la prezidanta balotado en 1997 tiu enketado estis reiniciita kaj en 1998 la kriminalo afero pri akuzo pri koruptado estis transdonita al tribunalo. Nur danke al la enmiksiĝo de la ministro pri internaj aferoj Abdula Nuri oni liberigis la juĝaton je kaŭcie po la tempo de juĝado. La asizo estis translaciita je viva televido, elvokinte grandan resonon en Irano kaj ekster la lando. Rezulte Golamhosejn estis kondamnita al malliberigado por du jaroj.

Komence 2000 Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani obtenis la anticipan liberigon de Golamhosejn, kalkulinte al la subteno en lukto kontraŭ politikaj oponentoj en la Partio de la servistoj de kreado. Tamen tiuj esperoj ne efektiviĝis kaj la partio perdis sufiĉan parton de sian influon.[1]

Referencoj