Abdula Nuri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abdula Nuri
perse عبدالله نوری
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1950 (1950-01-01) (74-jaraĝa)
en Esfahano
Religio Ŝijaismo
Ŝtataneco Irano vd
Partio Islama respublika partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
ministro pri internaj aferoj de Irano
Dum 19891993
Dum 19971998
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abdula NURI (n. la 1-an de januaro 1950) estas influa irana politikisto kaj la ministro pri internaj aferoj de 1989 ĝis 1993 kaj de 1997 ĝis 1998.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1989 ĝis 1993 li estis la ministro pri internaj aferoj. Li iniciatis pri la unuigado de ĝendarmaro, urba polico kaj komitatoj de la islama revolucio en unueca Forto de la ŝirmado de justordo, funkciata sub gvidado de tiu ministerio. En 1994 Abdula Nuri estis elektita en la parlamento de la Partio de servistoj de kreado. En la printempo 1997 li denove estris la ministerion pri internaj aferoj. Interalie li subtenis la eks-urbestron de Tehrano Golamhosejn Karbasĉi, kiu en tiu tempo estis juĝita pri akuzo pri koruptado.

Somere 1998 Nuri estis devigita eksiĝi sub la premado de opozicio. Post tio li daŭrigis la politikan agadon, eldonis la ĵurnalon «Ĥordad» kaj estis elektita la prezidanto de la islama konsilio de Teherano. Konservativuloj kulpigis Abdula Nuri pri la ofendo de la fundamentoj de la islama reĝimo kaj la sapeado de la nacia sekureco kaj finfine li estis kondamnita al malliberigado por 5 jaroj.

Parencoj[redakti | redakti fonton]

La maljuna frato de Abdula Nuri pereis rezulte de terora ago. La alia frato, Alireza Nuri, estis elektita la deputito de la parlamento de la sesa kunveno.