Golden Circle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golden Circle
negoco vd
Dum 1946 - nekonata/nuntempe
Sidejo Northgate
Lando Aŭstralio
TTT Oficiala retejo
vdr

Golden Circle (esperante: ora cirklo) estas granda aŭstralia manĝaĵfabrikada kompanio, kies sidejo troviĝas en Brisbano, Kvinslando. La ĉefa fabriko estas ĉe Northgate, norda antaŭurbo de Brisbano. Ekde la 19-a de decembro 2008 Golden Circle estas posedata de Heinz.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence, la kompanio traktis kaj enskatoligis ananasojn kaj produktis frukt-konfitaĵojn. Poste la produktado plivastiĝis kaj nun koncernas aliajn enskatoligitajn fruktojn kaj legomojn, sukojn, dolĉajn trinkaĵojn kaj bebonutraĵojn.

Efikadoj[redakti | redakti fonton]

Aŭstraliaj bienistoj lilveras pli ol 180 gigagramojn da fruktoj kaj legomoj al la kompanio ĉiujare. La fruktaj rikoltaĵoj (ĉefe ananasoj) venas de la Sunbrila-Borda landinterno, Maryborough, Yeppoon kaj norda Kvinslando. Legomoj devenas ĉefe de Lockyer Valley, okcidente de Brisbano. Vegetaĵoj, kiuj ne kreskas en Kvinslando devenas el pli sudaj ŝtatoj.

Golden Circle funkciigas la plej grandan vaporŝelilon.

La nombro de dungitoj de Golden Circle varias sezone inter 700 kaj 1700.

Aldone al la ĉefa fabriko en Brisbane, Golden Circle posedas ankaŭ la fabrikon Original Juice Co. plant en Mill Park, ekstere de Melburno kaj pakejon de freŝaj fruktoj en Griffith, New South Wales. )

Produktoj[redakti | redakti fonton]

Golden Circle fabrikas pli ol 800 produktojn inkluzive fruktosukoj, dolĉaj trinkaĵoj, konfitaĵoj, kaj bebonutraĵoj. Ananasproduktoj reprezentas nuntempe nur 20 % de la tuta produktado.

Oficejoj estas en ĉiu aŭstralia ŝtato kaj ankaŭ Nov-Zelando. Aŭstralio estas la ĉefa aĉetanta regiono por iliaj produktoj, sed ili ankaŭ eksportas al Nov-Zelando kaj aliaj Oceaniaj landoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]