Golfo Amundsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Golfo Amundsen, konata ankaŭ kiel Glacigolfo, estas longa golfo 39 km larĝa, okcidente de la Montoj Tula en Lando de Enderby, Antarkto. Tiu golfo estis vidata kiel granda truo en la marbordo fare de Sir Douglas Mawson la 14an de januaro, 1930. Kaj vidita de la kapitano Hjalmar Riiser-Larsen estre de norvega ekspedicio dum aviada flugo la 15an de januaro kaj sekve mapita ĉe ties vera loko fare de norvegoj. La golfo estis mapita detale de Aŭstraliaj Ekspedicioj parte post aviada surteriĝo en 1956 kaj elŝipa el Thala Dan en februaro 1958. Ĝi estis nomita de Mawson laŭ Roald Amundsen, la norvega esploristo kiu la unua atingis la punkton de la Suda Poluso.

Referencoj

  • Tiu artikolo enhavas publikposedan materialon el dokumento de la Usona Geologia Servo "Amundsen Bay" (el Geographic Names Information System).

Koordinatoj: 66° 55′ S 50° 0′ O / 66.917 °S, 50.000 °O / -66.917; 50.000 (mapo)