Saltu al enhavo

Golfo de Anadir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golfo de Anadir
Mapo de Golfo de Anadir
Mapo de Golfo de Anadir

Mapo de Golfo de Anadir

Akvejo Beringa maro
Termaso Orienta Azio
Geografia situo 64° N, 178° U (mapo)64.358931-178.179932Koordinatoj: 64° N, 178° U (mapo)
Golfo de Anadir (Ĉukotka aŭtonoma distrikto)
Golfo de Anadir (Ĉukotka aŭtonoma distrikto)
DEC

Map

Larĝo ĉ. 400 km
Profundo 278 km
Maksimuma akvoprofundo 105 m
Alfluoj Anadird:Q26390, Velikajad:Q1920731, Kanĉaland:Q997048, Tumanskajad:Q2219410
vdr
Urbo Anadir trans la golfo de Anadir.

La golfo de Anadir (ruse Анадырский залив) estas ampleksa golfo en la nordorienta pinto de la duoninsulo Ĉukotko, en Siberio, Rusio. Administracie, la golfo apartenas al la Ĉukotka aŭtonoma distrikto de la Federacio de Rusio.

La golfo de Anadir estas en la nordorienta parto de la Beringa maro kaj etendiĝas el la kabo Ĉukĉi, norde, ĝis la kabo Navarin, sude. La golfo estas proksimume 400 km larĝa. La golfo etendiĝas interne en du brakoj aŭ akvejoj, nome la golfeto de Krest kaj la lagunestuaro de Anadir. La akvo de la golfo de Anadir estas kovrita per glacio normale 10 monatojn jare. La tajdoj atingas normale alton de 2,5-3 m.

La urbo Anadir (11 038 loĝantoj en 2002), administracia centro de la Aŭtonoma Okrugo Ĉukotko, estas sur ĝia marbordo. Providenija, ĉe la golfeto Komsoloskaja (antikva haveno de Emma) (2 723 loĝantoj en 2002), kaj Egvekinot (2 413 loĝantoj en 2002), ĉe la golfeto de Kresta estas la plej grandaj marbordaj setlejoj plej proksimaj.