Gondero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rigardo je Gonder

Gonder aŭ Gondar estas urbo en orient-okcidenta parto de Etiopio, kun ĉ. 146.000 (2004) loĝantoj. Gonder estis ĉefurbo de Etiopio inter 1632 kaj 1855. Ĝi situas 2300 m super la marnivelo, en bazalta montaro.

La plej gravaj konstruaĵoj de la urbo estas la fortikaĵo de Fasilidas kaj palaco de Granda Jassu (regis 16821706). Tiuj ŝtonaj konstruaĵoj montras portugalan efikon, sed ankaŭ stilelementojn de palacoj de la Aksuma Imperio kaj tiujn de la sud-arabaj moskeoj. Gravas ankaŭ la preĝejo de Debre Berhan Selassie.


La urbo eĉ nun estas centro de la Etiopa Ortodoksa Eklezio.