Adiaŭ Lenino!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Good bye, Lenin!)
Adiaŭ Lenino!
filmo
Originala titolo Good Bye, Lenin!
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 9 feb. 2003, 13 feb. 2003, 10 sep. 2003, 14 maj. 2004, 25 dec. 2003, 2003
Ĝenro filma dramo, rakonto pri plenkreskiĝo, komedia filmo
Kameraado Martin Kukula
Reĝisoro(j) Wolfgang Becker
Produktisto(j) Stefan Arndt • Manuela Stehr • Andreas Schreitmüller • Katja De Bock
Scenaro Wolfgang Becker • Bernd Lichtenberg • Achim von Borries • Hendrik Handloegten • Christoph Silber
Filmita en Berlino
Loko de rakonto Berlino
Muziko de Yann Tiersen
Rolantoj Daniel Brühl • Katrin Sass • Çulpan Xämmatova • Maria Simon • Alexander Beyer • Florian Lukas • Christine Schorn • Michael Gwisdek • Burghart Klaußner • Jürgen Holtz • Jochen Stern • Stefan Walz • Hans Uwe Bauer • Martin Brambach • Ernst-Georg Schwill • Marc Bischoff • Peter Kurth • Arndt Schwering-Sohnrey • Jürgen Vogel • Mennan Yapo • Bojan Heyn • Fritz Roth • Armin Dillenberger • Svea Timander • Hanna Schwamborn • Michael Gempart • Helmut Kohl • Sarah Tkotsch • Harald Juhnke • Willy Brandt • Erich Honecker • Michael Gerber • Nico Ledermüller • Eberhard Kirchberg
Produktinta firmao X-Filme Creative Pool
Honorigoj César Award for Best Film from the European Union • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Filmo • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Reĝisoro • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktoro • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Scenaristo • Premio Jameson de Popola Elekto por la Plej Bona Reĝisoro • Premio Jameson de Popola Elekto por la Plej Bona Aktoro • Premio Jameson de Popola Eleko por la Plej Bona Aktorino
IMDb
vdr
filma afiŝo

Adiaŭ Lenino! (aŭ originale Good bye, Lenin!) estas mallume komedia germana filmo el la jaro 2003 pri juna viro, kiu ne kuraĝas malkaŝi al sia patrino, ke la komuniste gvidata Germana Demokratia Respubliko (GDR) ne ekzistas plu, ĉar ŝi estis lojala komunisto. Wolfgang Becker direktis la filmon, kaj la ĉefaj aktoroj estas Daniel Brühl, Katrin Saß, Chulpan Khamatova, Maria Simon kaj Florian Lukas. Reĝisoro de la filmo estis Wolfgang Becker, kaj la scenaron verkis Bernd Lichtenberg.

Alex kun sia patrino

La subtitolo estas "Die DDR lebt weiter - auf 79 qm!" (germane, GDR pluvivas - sur 79 kvadrataj metroj!)

Konciza enhava resumo[redakti | redakti fonton]

televida novaĵo el la filmo pri la adiaŭo de Erich Honecker el la aktiva politika vivo

La filmo okazas en Orienta Berlino dum la jaroj 1989 kaj 1990. La patrino de Alexander Kerner, Christiane, arda partiano de la Socialista Unueca Partio de Germanio, falas en komaton ĵus antaŭ la falo de la Berlina Muro, post koratako kiun ŝi havis kiam ŝi vidis policistojn kiuj batis la filon ĉe protesto kontraŭ la registaro.

kaj kun la nova amikino

Post ok monatoj ŝi finfine vekiĝas el la komato, sed ŝi estas tre malforta, korpe kaj mense. La kuracistoj diras ke kiu ajn alia ŝoko kaŭzus plian koratakon. La filmo bildigas la provon de ŝia familio, kaj ĉefe de Alex, ŝajnigi ke la Muro aktuale ne falis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]