Google Public DNS
Google Public DNS estas senpaga DNS servo anoncita la 3-an de decembro 2009,[1] iniciatita de Google kun la celo plirapidigi aliron al Interreto.[2][3]
Google Public DNS havigas al la uzantoj la sekvajn DNS adresojn por publika uzo,[4] asignante ilin al la plej proksimaj serviloj:[5]
- Adresoj IPv4: 8.8.8.8 kaj 8.8.4.4
- Adresoj IPv6: 2001:4860:4860::8888 kaj 2001:4860:4860::8844
Servoj[redakti | redakti fonton]
La ofertita servo estas eksperimenta. Ĝi uzas sian propran softvaron de mastrumado de DNS, kun limigita subteno al IPv6, kiu respektas la normojn DNS difinitajn de IETF.[6]
Privateco[redakti | redakti fonton]
Google donis prioritaton al la efikeco kaj sekureco de la servo. La nuraj informoj kiuj restas en la serviloj estas la IP-adreso de la uzanto (forigita post 24 horoj), lia ISP kaj la informoj pri lokiĝo de tiuj ĉi (daŭre konservataj).[7][8][9]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Geez, Google Wants to Take Over DNS, Too Wired, 3 de decembro 2009
- ↑ Introducing Google Public DNS, Blogo oficiala de Google
- ↑ Pondering Google’s Move Into the D.N.S. Business New York Times, 4 de decembro de 2009
- ↑ Google DNS
- ↑ Google DNS FAQ
- ↑ Preguntas más Frecuentes. Arkivita el la originalo je 6 de februaro 2010.
- ↑ Public DNS Privacy FAQ
- ↑ Google Privacy Policy
- ↑ Google Public DNS and your privacy PC World, 4 de decembro 2009
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Google Public DNS (angle)
- Como poner los DNS de Google en la PC (hispane)
- Google DNS recomendado para gaming Arkivigite je 2021-08-06 per la retarkivo Wayback Machine
Fontoj[redakti | redakti fonton]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Google Public DNS en la hispana Vikipedio.