Goshen estas urbeto (town) kaj ene de ĝi samnoma historia vilaĝa loĝloko en orienta Usono. Ĝi apartenas al la subŝtatoNov-Jorkio kaj la centra vilaĝa loĝloko estas la administra centro de la ĉirkaŭa kantono Orange. Laŭ la stato de la censo 2010 en la urbeto vivis 13 687 loĝantoj sur areo de 43,93 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 312 loĝantoj/km².
panoramo, de maldekstre: la presbiteriana kirko, malgranda blanka turo de la juĝejo de 1841, metodista (malhelruĝe brika) kaj katolika kirkoj, kaj dekstre blanke la loka mezlernejo