Gottfried Benn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gottfried BENN [gotfrid ben] (naskiĝis la 2-an de majo, 1886 en Mansfeld, mortis la 7-an de julio, 1956) estis germana verkisto. Li estas grava reprezentanto de la ekspresionismo.

La filo de pastro unue studis teologion kaj filozofion en Marburg kaj poste medicinon en Berlino, kie li eklaboris kiel kuracisto. Sian komencan simpation al la nazia politiko li baldaŭ forlasis, kun la rezulto, ke li ne plu rajtis publikigi. Post la milito li sukcese revenis al la literatura kreado. En la jaro 1951 li estis honorata per la Georg-Büchner-Preis.

Listo de verkoj

  • Morgue (poemoj, 1912)
  • Gehirne (noveloj, 1916)
  • Fleisch (poemoj, 1917)
  • Das moderne Ich (eseoj, 1919)
  • Der neue Staat und die Intellektuellen (eseoj, 1933)
  • Kunst und Macht (eseoj, 1934)
  • Statische Gedichte (poemoj, 1948)
  • Doppelleben (membiografio, 1950)
  • Fragmente (poemoj, 1951)
  • Aprèslude (poemoj, 1955)

En Esperanto aperis

Parolo ; Vojaĝi ; Augusta jen solecoplen’ ; Asteroj ; Multaj aŭtunoj / trad. de Guido Holz
En: Übertragungen = Transkondukoj. – Messkirch : Gmeiner, 1988. – p. 89 – 93
ISBN 3-926633-14-X

Eksteraj ligiloj

greke http://www.gottfriedbenn.de greke http://supervert.com/elibrary/gottfried_benn greke http://www.gottfriedbenn.com.mx greke http://www.bautz.de/bbkl/b/benn.shtml