Gottfried Ludovici

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gottfried LUDOVICI (ankaŭ Gottfredus LudoviciGottfried Ludwig; naskiĝinta la 26-an de oktobro 1670 en Malschwitz-Baruth, mortinta la 21-an de aprilo 1724 en Koburgo) estis germana teologo, himnologo, pedagogo kaj verkisto de protestantismaj liturgiaj kantoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de pastoro li frekventis inter 1683 kaj 1689 la gimnazion de Bautzen. Poste li ekstudentis pri teologio ĉe la universitato de Lepsiko; tie magistriĝis li en 1691. Post kiam li prelegadis ĉe la lepsika altlernejo li iĝis samurbe en 1694 vicrektoro de Malnova Nikolaa Lernejo.

En 1696 li sekvis vokon estradi la Hennebergian Gimnazion. En la 9.6.1696 estis lia enkonduko je Schleusingen: tie li baldaŭ gajnis renomon de elstara pedagogeco. Tiam ankaŭ faris li multan verkadon de eklezikantoj. Krome li pioniris en la esploro de la vivo de eklezikantaj poetoj el Turingio, eldonante historion muzikologian por la regionoj hennebergia kaj koburga.

En la 1.12.1713 Ludovici fariĝis sekvanto de Ernst Salomon Cyprian ĉe Casimiranum-gimnazio en Koburgo. Tie li kaj instruis teologion kaj lernejestris. Doktoriĝo estis en la 27.6.1714 post defendo de la tezo Disputatio inauguralis de valore sanguinis antediluviano ĉe la universitato de Altdorf bei Nürnberg. Li forpasis antaŭ pensiiĝo.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • De philosophia imaginum, Leipzig 1695.
  • Historia rectorum, gymnasiorum scholarumque celebriorum, 5 Bände, Lanckisius, Leipzig 1708–1718.
  • Disputatio inauguralis de valore sanguinis antediluviano, Kohles, Altdorf 1714.
  • Oratorische Nachricht von jetzigen Chrien, und deren Gebrauch bey langen und kürtzeren Orationen, Briefen und Abdanckungen, in zugänglichen Reguln und deutlichen Exempeln ... abgefaßt, Pfotenhauer, Coburg 1714.
  • Universal-Historio: Vom Anfang der Welt bis auf jetzige Zeit, Lankisch, Leipzig 1716.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eduard Emil Koch: Geschichte des Kirchenlieds und Kirchengesangs der christlichen evangelischen Kirche. Tria eldono, volumo 5, Belser Verlagsbuchhandlung, Stuttgart 1868, p. 506-507
  • Wilhelm Pökel: Philologisches Schriftsteller-Lexikon, Krüger, Leipzig 1882, p. 161
  • Art. „Ludovici, Gottfried“, ĉe:: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 19 (1884), p. 396 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]