Grabeno de Republic

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Grabeno de Republic estas parto de okanogana terano kiu situas en Republic, Vaŝingtonio. Ĝi konsistas el plejofte griza andezito kaj blanka riolito kiu erupciis dum la Eoceno. Inter la urbo de Wauconda kaj la areo ĵus oriente de Republic, vizitantoj veturos super Grabeno de Republic. La riolito, kion oni ĉi tie trovas, similas la ĉirkaŭantan graniton, sugestante ke la riolito erupciis kaj ne la granito. La dimensio de tiu grabeno ne certas ĉar la suda parto de tiu formacio estas kovrita de junaj bazaltoj en Kolumbia Altebenaĵo. La ĝenerala areo estas fama pro vastaj sedimentoj de altvaloraj metaloj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Alt, David D.; Hyndman, Donald. (2008) “Washington 20: Tonasket-Colville-Tiger”, Roadside Geology of Washington, p. 32–33, 50. ISBN 0-87842-160-2.