Gracila orobanko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gracila orobanko
Orobanche gracilis
Orobanche gracilis
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliofitoj
Klaso: Verdukotiledonoj Eŭdikotoj
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Orobankacoj Orobanchaceae
Genro: Orobanko Orobanche
L.
Specio: Orobanche gracilis, Sm. 1798
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Gracila orobanko (Orobanche gracilis) estas parazita senklorofila herboplanto de la familio de Orobankacoj. La specia nomo (gracilis) derivas el latino kaj signifas gracila, maldika, svelta, reference al la svelta aspekto de tiu planto.[1]

Infloresko.

Ĝi estas el 20 al 50 cm alta. Ĝi ne havas foliojn, aŭ estas reduktitaj al iuj spiralecaj skvamoj. La radikoj estas faskoformaj kaj setlas sur la radika sistemo de la parazitata planto. La tigo estas cilindra, stara, rekta kaj sen branĉoj.

La polenigo estas farata de insektoj, la reproduktado per malgrandegaj semoj el infloreskoj, kiuj estas transportataj de insektoj el tipo de formikoj.

Tiu specio estas parazita de la specioj de la familio Fabacoj kaj foje ankaŭ de la genro Cistus.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. David Gledhill, The name of plants (PDF), Cambridge, Cambridge University Press, 2008. p. 183.
  2. Sandro Pignatti, Flora d'Italia. Volume secondo, Bologna, Edagricole, 1982, p. 615, ISBN 88-506-2449-2. p. 616.